Afiŝita de: dorina2009 | 20.06.2009

Pri demonoj — bonaj kaj malbonaj….

fantasy

Ni babilis – en la lasta vendreda babilrondo, certe – pri demonoj…

Kvankam mi ankoraŭ ne estas perfekta demono (eble mi neniam estos?….), mi klopodas doni pri ni (demonoj) informon… Ja, ankaŭ mi nur ĉi tie, en DuaVivo fariĝis demono, nur absoluta komencanto,  ekde la nulo, sed mi estis laborema lernanto, kaj mi dum monatoj studis la temon por fariĝi demono „vera”… (almenaŭ en DuaVivo, ĉar en la reala mi estas nur simpla, puranima hundo…)

Do, jen tio, kiun mi prenis el leksikono, tiun mi trovis la plej aŭtuenta fonto.

La vorto mem – demono – origine signifas dion (!), poste iun kreaĵon, kiuj estas en pli malalta nivelo ol dioj, tamen en pli alta ol homoj, kiuj estas komence bonintencaj. (jes ja – rimarkas tion Dorina – ne nur malbonaj! J) Kaj, kiel tiaj, ili starantaj inter homoj kaj dioj kun povoj ege komplikaj kaj detalaj en la diversaj homaj religioj kaj pensmanieroj, kies spuroj ne tute malaperis.

Parto de pri-diaj legendoj estas ja „demonologio” studoj pri demonoj, elpensaĵoj pri tuta aro da spiritoj, kiuj troviĝas inter la mondoj de homoj kaj dioj, kaj kunligas ilin.

Laŭ la egiptanoj ekzistis ege multaj tiuj demonoj, loĝantaj proksime al la homoj, en akvoj, en la tero, kaj en la aero.

La hindoj adoras ĉirkaŭ 3000 tiaspecajn demonojn.3062239164_e5a2a9ee14 demono en la hinda arto

(skulptita demono el la hinda arto)

Ĉe kaldeoj (gento, tiam en la suda parto de Babilonio) ekzistis enfajraj, enareaj, ktp. spiritoj. Ĉe persoj troviĝas kaj bonaj (!) kaj malbonaj tiaj „spiritoj”, kiuj loĝas en diversaj lokoj, malkune. Ankaŭ ĉe hebreoj, kiam ili kontaktis  la persojn, dum la babilonia tempo, evoluiĝis „demonologio”, kiu en sia bazo similas al tiu de la persoj: estas bonaj kaj malbonaj spiritoj, la unuajn „estras” la sep ĉefanĝeloj, dum la malbonajn la „satano”, sep specialaj diabloj.

Dum la tempo de Jesuo Kristo la demonoj kaŭzis la grandan parton de malsanoj, freneziĝon, ktp, enŝoviĝintaj en la homojn, kaj kiujn tamen eblas forpeli de tie. Dum la unua periodo de la kristanismo, tiu „forpela” povo estis aparta „profesio”, kaj tiun povon poste posedis kutime la pastroj. En multaj spiritaj studoj, demonologio kreskiĝas al iaspeca scienco, kune kun filozofio kaj superstiĉoj.

Jam malpli kaj pli poeziajn bildojn ricevas la demonoj ĉe la antikvaj grekoj. Origine la demono estas dia povo, kiu punas aŭ/kaj donas al homoj superhoman forton. Ekzemple, ĉe Hezido, dum la homera tempo, demonoj havis signifan rolon inter dioj kaj homoj, ili ĉirkaŭŝvebas homojn, ĉar ili estas la gardistoj de juro kaj moralo, sed ili „laboras” ankaŭ en la naturo, alportantaj foje benon, foje damaĝon por la homoj. Poste tiu divido havis jam pli konkretan formon. La demonoj, parte akompanantoj, servistoj  de la ĉefdioj, kaj kiel tiaj, ili ricevas apartan karakterojn kaj nomon („khoribansoj” apud Rhea, Deimos kaj Phobos apud Ares), parte ili estas „postenigitaj” al unuopaj personoj, gentoj, kaj tiujn ili akompanas ekde naskiĝo ĝis morto. Poste estis ideo, ke ĉiuj homoj povas havi kaj bonan kaj malbonan demonojn (agathodaimon, kakodaimon), kaj ankaŭ la sama demono kaŭzas kaj bonan kaj malbonan.

Ekzemplo de tiaspeca fama demono estas la „daimoniono” de Sokrates, kies voĉon li aŭdis, kaj kiu gardis lin ĉiam de ĉiu malbono.

En la sistemo de la novplatonistoj la demonoj okupas gravan lokon, kiel „subaj” dioj, kiuj peras inter homoj kaj dioj, kaj plenumas diajn ordonojn.

Ĉe la romianoj la demonoj estas „geniuloj” (genius).

En la unua jarcento de kristanismo la kredo je demonoj estas ege forta; tamen la malnovaj, paganaj (t.e. ne-kristanaj) dioj fariĝas mavaj demonoj, kaj eĉ krom ili ekzistas demonoj, sed ja ĉiuj estas malicaj, senditoj de infero, malamikoj de dio, kontraŭ kiuj la piuloj devas multege batali, ĉar tiuj volas forturnigi la homojn de la bona vojo, kaj ankaŭ ili estas la kaŭzintoj de la tuta paganismo, blindigante la homojn. (Dorina rimarkas, ke ja jes, kaj tiuj pensmaniero kaj opinio restis en la landoj – eĉ nun – kie kristanismo disvastiĝis).

Nuntempe multaj opinias, ke demono, io demona donas bildon kiel malica, kun eksterordinaraj povo kaj forto.

Literaturo: L. Hild; Etude sur les démons dans la littérature et la religion des Grecs (Páris 1881); Laengin; Der Wunderun Daimonerglaube der Gegenwart (Lippcse 1887); Rohde, Psyche (Freiburg 1890).

250px-PazuzuDemonAssyria1stMilleniumBCE

(Pazuzu, unu el la plej timig-aspektaj demonoj el la antikva proksim-oriento. La bildigita formo montras homan formon, tamen kun malbelega kapo, aglo-ungegoj kaj flugiloj. Laŭ la rolo tamen Pazuzu servas diojn, kaj malgraŭ la formo li tute ne estis malica, eĉ en la nov-asira tempo (883 – 612, a.K.) la ĉefa foriganto de malsanoj.)

… Pardonu pro la iom longa „sinprezento”….

Kvankam mi ankoraŭ ne estas „preta” demono, sed post kelkaj jarcentoj, kiam mi estos klera kaj plenkreska, mi certe ne estos nure „malica” demonino… sed tia, kiu kapablas kaŭzi ankaŭ bonan por homoj.

Kredu!

Duondemone via,

Dorina

fajrodanco 1


Responses

  1. Koran dankon pro via interesa kaj informa artikolo. Plezure mi legis ĝin. Placxas ankaŭx la bildoj al mi.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: