Afiŝita de: dorina2009 | 16.06.2009

SOMERFESTA BALO

dancfesto_007

Venu, kaj festu, dancu kun ni okaze de Somerfesto! Kvankam la daton ni iom antaŭenŝovis… Origine, tiu tago, la tago de Sankta Ivano estas en multaj landoj tempo por kultikaj – mistikiaj – erotikaj ludoj, kutimoj, kiam Suno plej longe lumigas nian Teron, kaj dum la plej mallonga nokto oni ĝuas la mildan aeron, la dolĉan kanton de najtingaloj, gajan kompanion, kaj romantikan kunestadon de koramiko, amikino…

Tial ni trovis taŭgan lokon por tiu festo: agrabla ĉirkaŭaĵo kun maro, birdoj, palmoj… Muziko kaj bonaj programoj por danci, pilkoj por amuziĝi.

Knabinoj, surmetu vian belan someran robon, knaboj, por vi sufiĉas ĝinso, se vi ne havas pli formalan, kaj kunportu viajn partneron kaj bonhumoron!

Pri trinkaĵoj kaj sandviĉoj ni zorgos.

Tiu festo estos ankaŭ adiaŭa festo de Dorina kaj Babilonto, kiuj ekde dimanĉo ne vizitos Dua-Vivon… dum 1 semajno…  Ho ve… J Venu, ke ni povu adiaŭi ankaŭ Vin!

Ĉu plian surprizon?

Ni atendos Vin sabaton, la 20an de junio, vespere ekde la 21h00!

Jen la landmarko, venu taksie! (aŭ teleportigu vin…. J)

The Kava Bowl, Sweet (169, 18, 21)

Amike kaj gasteme:

Dorina kaj Babilonto


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: