Afiŝita de: dorina2009 | 15.06.2009

MALDECAJ PENSOJ PRI ESTETIKO, DEMOKRATECO KAJ RAJTOJ

Ni, esperantistoj en la DuaVivo perdis nian antaŭan lokon. Sed ni ne perdis nian elanon kaj esperon, kaj ni aĉetis novan. Ni pagis la kostojn. Kaj ni formis grupon, por oficialigi la procedon. La unua grupo iel perdiĝis, sed ni formis alian. La membroj pagis kaj pagas la luprezon por la regiono. Tio estis nia komuna decido. Kaj ne malmulton…  Kontraŭ tiu sumo oni devas „labori” en DuaVivo kutime 500 horojn…

La pagantoj fariĝas Apogantoj, kiuj havas la plej multe da rajtoj.

Ili rajtas elekti. Ili rajtas esti membroj de la Estraro.

Ni elektis sekrete tiun Estraron. El tiuj, kiuj akceptis havi ne pli da rajtoj, sed entrepreni je pli da laboro. Ne estas facile…

La Estraro devas zorgi pri nia nova lando, kaj pri nia nova komunumo. Demokratece. Nepre. Tion oni atendis de la nova estraro. Kaj tiel ĝi ja agas. Nepre.

Tamen ne estas facile. Pripensu: La Estraro devas pripensi, kiuj programoj allogas nin, esperantistojn… Kaj kio estu permesata, kio ne… Kaj kiuj kiujn taskojn havu. Kaj kiajn devojn? Kiuj havu taskojn, kaj kiuj havu devojn? Pri kio decidu la grupo, kaj pri kio rajtas decidi nur la Estraro? Kaj kiel ni voĉdonu? Kaj por aŭ kontraŭ, aŭ?…. Ĉu la estraranoj estas samrajtaj? Aŭ ĉu kelkaj „estas pli egalaj inter la egaluloj”? Ho, ja malfacilaj demandoj… Kaj dume iu ajn povu fari ion ajn en nia belega, nova lando? Iuj provu fari? Au, prefere ne. Ĉar ne ĉiuj rajtas…

Komplika afero estas demokrateco… Prefere ne pensi, nur fari, kion oni diras al vi… Kaj tiam ne estos problemo, ne estos miskompreno, ofendiĝo. Kaj ankaŭ ne demokrateco…. Sed ja tio ne gravas…. Gravas, ke estu ordo, ĉu ne?


Responses

  1. Mi pensas ke jam ankaux nun ekzistas rajtoj kiujn ni akceptas sen vocxdono. Estus bona, se ni cxiuj ekkonus cxi tiujn rajtojn. Kiuj havas kiujn rajtojn.. Kompreneble neniu volas fusxi kio funkcias jam bone. Sed vere, cxio estu klara por cxiuj. Eble ni devus organizi renkontigxon antaux la someraj ferioj kaj klarigi kelkajn situacion.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: