Afiŝita de: Esperantino | 10.06.2009

Mebloj

Sciante, ke kelkaj miaj amikoj en Dua Vivo havas domojn, mi decidis skribi pri senpagaj aŭ malmultekostaj mebloj.
En Witchy Woman Designs oni povas preni jenan kompleton:
WWD
Skatolo kun senkostaĵoj estas sur la tablo. La kompleto enhavas kanapon, fotelon, tablon kaj tapiŝon. Ili ĉiuj estas kopieblaj. Klakante flankon de la fotelo aŭ la kanapo oni povas ŝanĝi koloron, same la kusenojn, kiuj estas sur la mebloj.
En la vendejo estas feliĉa seĝo, do oni povos gajni tie ankaŭ alian meblon. Mi feliĉis gajni angulan kanapon kaj ĝardenan ombrelon. :-)

En Bold Decor atendas vin jena, senpaga, ronda sofo kun pufo:
Bold Decor
La sofo havas ene kelkajn sidpozojn.

Ĉi tiu dolĉa, rozkolora fotelo kun pozoj:
Mon amie
estas por preni senpage el Mon amie. Ĝi estas donaco por membroj de la grupo ‘Mon amie-goer’. Aliĝilo al la grupo estas en vendejo (ĝi estas vidata sur la foto, malantaŭ mi). Kiam vi aliĝos, la donacon prenu el profilofenestro de grupo el folio ‘Anoncoj’.
Se vi ne surteriĝos en la ĝusta loko, tiam sekvu la ruĝan sageton, kiun vi certe ekvidos kaj kiu gvidos vin al la ĝusta loko.

En MudHoney staras “Subscribe-o-matic” tabulo. Kiam vi venos al la loko, vi surteriĝos proksime de ĝi. Post la klako sur la tabulo vi ricevos jenan kompleton:
MudHoney

Kaj en Modern Furniture estas por aĉeti fotelo, kanapo kaj pufo, ĉiu nur po 1 L$.

Vendejo LITHIUM HQ donacas jenan plaĝan kompleton:
LITHIUM
por ĉiuj, kiuj aldonos la vendejon al la plej ŝatataj lokoj en sia profilo. Ŝajnas, ke vi ne surteriĝos ĝuste loko, sed antaŭ la vendejo, do iru al etaĝo, tie vi trovos la kompleton.

Jenan ĝardenan benkon:
[kusshon]
vi povos nun aĉeti en [kusshon] je nur 1L$. Ĝi havas nur unu ero kaj enhavas pozojn.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: