Afiŝita de: dorina2009 | 01.06.2009

Nova, sekrete elektita Estraro de la grupo Esperanto-Komunumo

Post la du partoj de voĉdonado (unue ni elektis la kandidatojn, poste, inter la kandidatoj la 7 nomojn, kiujn ni deziras kiel estrarano), naskiĝis la rezulto.

El inter la kandidatoj ne ĉiuj deziris esti membro en la nova Estraro, tiel, iliaj nomoj jam ne aperis kiel elekteblaj. Eĉ, intertempe, ankaŭ Mielo Alter cedis, kiel kandidato, kaj restis nur 10 nomoj, el kiuj ni elektis.

Ne ĉiuj tamen eluzis sian rajton: el inter 25 personoj – Apogantoj kaj Amikoj – kun la rajto voĉdoni por la Estraro, voĉdonis nur 15, nur iom pli ol la duono.

Per tiu paŝo ĉesas funkcii la „provizora” Estraro, kiu naskiĝis por trovi taŭgan lokon por nia komunumo, kaj faris la plej gravajn, unuajn paŝojn por la ekfunkciigo de la nova lando, kun siaj belaj konstruaĵoj, kaj por la grupo, Esperanto-Komunumo.

La samrajtaj membroj de la nova Estraro, laŭ alfabeta ordo:
Bergino Dale
Bonulo Runo
Esperantino Morigi
Kyutaro Osumi
Lariko Melnik
Taneli Hak
Viktoro Baxton

Gratulojn kaj rezultoplenan, sukcesan laboron!

Nome de la „provizora” Estraro,

Dorina Landar


Responses

  1. Koran dankon al Dorina, pro bona gvidado kaj plenumo de nia baloto!

  2. Jes, dankon Dorina!

  3. Jes, ŝi faris la plej ĝenan kaj postulan taskon!

  4. Jes. Dankon Dorina!

  5. Ege mi ĝojas, ke vi estas kontentaj :)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: