Afiŝita de: Mielo | 26.05.2009

Cxu mi rajtas plendi aux ne ?

Ni havis iom ardan interparoladon kun mia kara amikino Dorina. Jes, nia interparolado estis arda sed paca. Do, ni nur iomete kriis :-)
Mi pensis jam antauxe, kiel Dorina reagos pro mia dirajxo. Kaj sxi pravas. Sed ankaux mi ! :-)
Mi diris ke ni cxiuj trankviligxis ke ni havas novan Esperanton Landon, dank’ al Bonulo ankaux la konstruajxoj estas jam preskaux pretaj, kaj ni havos baldaux novan estraron. Sed. Mi ne vidas ke la lando vivus. Jes, lunde estas kurso de Lariko kaj kelkfoje vendrede ankaux kurso de Triksi. (Antaux du semajno sxi havis teknikan problemon, antaux unu semajno sxi denove ne venis. Mi esperas, cxio estas en ordo cxe sxi.)
Kaj vendrede la babilrondo. Sed nenio alia. La homoj tute ne vizitas la landon, almenaux ne amase.
Huhh ! Dorina tuj estis nervoza. “Kial vi ne organizas ion ? Ne plendu, faru ion !” Do, sxi pravas, sed mi vere ne estas organiza tipa. Mi estas la “partoprenanto” :-) Do, sxi diris: “Silentu se vi faras nenion. Ne faru malbonan humoron por aliaj !” “Kial mi silentu ?” mi demandis. Cxu se mi silentas cxio estos en ordo ? Cxu mi ne rajtas kritiki ?
Nu, serioze, inter ni, cxio estas en ordo, mi tre amas Dorinan kaj akceptas sxian opinion (gxenerale :-) ) Mi nur vere zorgas pro futuro de nia lando.


Responses

  1. Saluton,
    cxiuj rajtas plendi.
    Kaj cxiuj rajtas organizi eventojn.

    La lando mem ne povas vivi.

    Do estu kuragxa Mielo, organiziu iun eventon.

    Babilonto

  2. Ni devas memori, ke la asocio de esperantisto ĉe Dua Vivo havas unu aspekton, ke la aliaj organizoj ne havas — ni loĝas tra la tuta mondo.

    Tio estas ambaŭ beno kaj malbeno. Estas nia celo por unuigi esperantistojn el ĉiuj partoj de la mondo. Aliflanke, ni devas pritrakt horzonojn.

    Ekzemple, mi volas partopreni la kurson de Lariko, sed tiu okazas meze de la labortago por mi, kaj homoj en Azio ankoraŭ dormas. Tamen, tiu horo plejbonas por Lariko, kaj mi ĉeestas nur kiam mi povas.

    Horzonoj estas la kosto, kiun ni pagas por loĝi sur sfera planedo.

    Malgraŭ tio, mi foje trovas kelkajn homojn ĉe Esperanto-lando. Mi nur devas esti pacienca.

  3. Ho, kara Mielo, mi vidas, ke mia kritiko estis iom negidestebla por vi… Kaj, fakte mi ne imagis, ke vi disdividas kun aliaj legantoj, por eble pli facile digestado… hm…
    La kritiko estas ĉiam pozitiva afero. La plendo malpli. Se iu sentas malkontenton, pensu, kion ŝi/li shatus.
    Mi tuj diras: mi ŝatus okazigi ekspozicion pri fotoj de Duavivaj esperantistoj. Ja estas inter ni kelkaj vere talentaj, kiel ekzemple Vi, kara Mielo…

    Kaj mi ŝatus, se post sufiĉe bona komenco daŭrigus la serio de komunaj ekskursoj… Okazis jam tri… eble aliaj ne sentas la emon okazigi pliajn.

    Mi shatus krome plian dancvesperon… Jam unu okazis, krom kelkaj estis kontentaj pri ĝi..
    Kaj mi ŝatus… do, bone, mi ne daŭrigos, char eble kelkaj plendas, ke mi tro multe skribas….

  4. Babilonto, mi mem estas nur netauxga, malsxaga homo kiu nur parolas kaj parolas. Cxefe sen ideoj. Versxajne nur mi havas dubojn kaj vere cxio estas en ordo. Mi deziras ke la lando vivu kaj floru.
    Do, kial mi estas tia, kia, mi nun petas ke mi ne estu en la listo, inter la kandidatoj kiujn oni rajtas elekti al la nova estraro. Mi estas tute netauxga.

  5. Kara Dorina, mi pensas ke citajxo de nia interparolado nur signas ke mi vere zorgas. Mi ne intencis ofendi vin kaj cxiuj scias kiu okupigxis pri la Esperanto vivo en la DV ke vi cxiam faris cxion la plej bone pro tio ke la lando funkciu kaj gxi estu interesa.
    Mi pensis, ke inter ni, inter geamikoj mia skribstilo ne estas problemo, sed mi versxajne eraris. Mi pensados pli multe en la futuro, se mi volos skribi ion cxi tie.

  6. Ni bezonas plendulojn, ĉar danke al ili ni fariĝis homoj. ;-)

    Nu, mi ĉiutage deĵoras en Esperanto-Lando de la kvina ĝis la sesa DV-tempo (ĉe mi de la dudek-unua ĝis la dudek-dua). Sed kutime neniu estas en la lando krom mi. (Feliĉe hieraŭ mi povis babili kun Nefarius.) Tial lastatempe mi spektas esperantajn filmojn ĉe la babilejo. Donu al mi ligilojn pri interesaj esperantaj filmoj en Youtube. Mi enmetos ĝin en la filmoprojekciilon. :-)

  7. Bonulo, mi cxiam diris ke vi estas heroo. :-) Mi nur stultuletino kiu cxiam vidas la aferojn malbone.
    (Hieraux mi kredis ke estas merkredo kaj atendis vane Triksin. :-) Kaj mi miris ke almenaux vi ne venas :-) )

  8. Mielo, mi komprenas, ke vi ne sentas vin organizanto. Mi ankaŭ :-) Sed vi povas helpi alie, ekzemple per ofta estado (deĵorado?) en Esperanto-Lando. Tiam EL ne estos tiom malplena.

    Se temas pri ekskursoj – plaĉis al mi gvidado de Dorina kaj Babilonto (kaj eble Henriko helpis, se mi bone memoras). Mi pensas, ke aliuloj samopinias kaj tial neniu alia organizis ekskurson. Ĉiuj simple atendis sekvontajn.

  9. Mia edzo ĉiam diras, ke kiam Esperanto-grupo aŭ Landa Asocio estas nova kaj malgranda, la membroj kunlaboras harmonie. Sed tuj kiam ĝi iom kreskas, ĉiam okazas, ke la membroj komencas kvereli inter si. Tio estas normala afero, ĉar kvankam la homoj havas la saman celon, ili havas malsamajn ideojn kiel atingi ĝin. Kverelado do estas bona signo, ke la grupo vivas kaj viglas.

    Do, mi certas, ke nia unua publika malinterkonsento estas bonaŭgura por vigla estonteco!

    Kaj, pli praktike, estas bedaŭrinde ke la vendredaj ekskursoj ŝajne ne plu okazas. Mi mem neniam povis ĉeesti, sed mi sekvis ilin en la blogo, kaj konstatis, ke ili estis tre sukcesaj. Kiu volas gvidi la postan ekskurson? Kiu volas proponi ion por venonta vendredo? Eble du homoj povus gvidi kune.

  10. Esperantino, estas prava ke mi estas 120 kilogramoj, sed mi sola ne povus plenigi la landon :-)

  11. Lariko, ni ne kverelis. Eble ni iomete arde interparolis. :-) Sed, ni cxiuj sxatas la Esperanton kaj dezirus ke nia lingvo ne malaperu ankaux en la Dua Vivo.

  12. ĉu iu filmis la eventon???:-)



  13. http://video.google.com/videoplay?docid=-1401604513397595072
    http://video.google.com/videoplay?docid=-1401604513397595072
    Kara Bonulo’
    Mi trovis tiujn filmetojn en Youtube. Eble vi konas, sed…
    Cxion bonan!

  14. Saluton, Burnaron. Kiel vi fartas? Ĉu vi diris pri la prelego pri la landonomoj en Esperanto? Eble Bergino filmis. Kaj vi povas preni la libron “Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto” en la biblioteko. :-)

  15. hehehe, ne mi volis mencii la aferon inter nia Mielo kaj nia Dorina,

    Plej amike,
    Burnaron

  16. hehehe… Ne estis afero nur interparolado kun mia kara amikino. En la RV. Eble nia interparolado estas kelkfoje lauxta sed estas pli bona ol interparoli gxentile pri la nenio. Cxu ne ? Mi estimas Dorinan, sxi estas sagxa, cxarma virino kaj pli bona esperantisto kiel kia mi povos esti iam.

  17. Mi pensas ke Mielo povas plendi, sed mia opinio estas tute partia. Cxar mi volas plendi malgxaux tio ke mi jam delonge ecx ne estas vidata en Dua Vivo!

    En tiu cxi interparolado inter Dorina kaj Mielo mi pensas ke estas ne nur du alternativoj: fari ion en Esperanto-Lando (Dorina) kaj plendi (Mielo). Mi opinias ke alia alternativo estas vivi la esperantan vivon de Dua Vivo EKSTER Esperanto-Lando.

    Oni diras en Manakaro: Se la monto ne iras al Muhamado, Muhamado iru al la monto. (Bone, aux io simila).

    Kaj ni estas Muhamado kaj la monto estas Krokodillando (aux Krokodilio, se oni atentas pri la strangajxoj de la Akademio).

    Sed la muhamada propono dependas de la celo de Esperanto-Lando. Cxu ni volas nur kontakti esperantistojn en Dua Vivo? Aux… cxu ni volas kreskigi nian komunumon en Dua Vivo? Aux… cxu ni volas ambaux…

  18. Saluton,
    Fernez vi pravas.
    Dorina kaj mi ofte vizitis multajn lokojn en DV, kaj cxie ni parolas esperante. La homoj ofte demandas nin pri nia lingvo?
    En kelkaj dancejoj en DV oni jam salutas nin kaj niaj geamikoj esperante.

    amike
    Babilonto

  19. Jes Mielo, vi rajtas kaj plendi kaj kritiki. Sed mi pensas ke vi iom malpravas. Mi vizitas DVon kutime en maloportuna horo, tamen mi neniam estas sola en Esperanto-Lando. Ankaŭ la trafiknombroj de nia lando estas sufiĉe bonaj mi pensas. Ĉi vespere kiam mi ensalutis, jam estis unu homo tie, post malmultaj da minutoj ni estis ses. Eble mi nur estas bonŝanca, sed mi vere ne povas kredi ke nia lando malvivas.

  20. Fernez, mi ne tro sxatas interparoli publike en la DV, cxar mi pensas ke aliajn homojn tute ne interesas nian interparoladon. Ekscepte de, se vi parolas pri komuna temo. Certe ili nek volas legi nek auxskulti. Cxu vi memoras kiam oni diris al mi: “La tutplagxo auxskultas vin ” :-) Nu, bone, li diris angle.

  21. Bone Bergino, mi certe malpravas. En nia lando estas vigla vivo.
    Mi diris nenion, vi cxiuj forgesu.

  22. Mi vidas, ke iu menciis mian prelegon de pasinta dimanĉo. Jes, Bergino filmis, kaj nun ŝi redaktas ĝin. Kiam ĝi estos perfekta (forigo de tro longaj paŭzoj, ekstertemaj komentoj ktp.) ni metos ĝin en la reton!

  23. Jes, Fernez, ni (ho, pardonu: mi :)) ja ĉion volas! Ke estu ĉi tie (DV) esperantistoj, ke ni uzu nian lingvon inter ni, ke ni faru komunajn programojn, kaj ni havu komunan hejmon, kiel Esperanto-Lando. Ja, eble tro. Sed sen celo ne estas volo…. sen volo ne estas ago… aŭ?….
    Dankon, Fernez, pro viaj pensoj, ĉi tie, en WordPress — mi ĉiam altetaksas ilin!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: