Afiŝita de: dorina2009 | 19.05.2009

Dua parto de la elekto por nia Estraro

Alvenis la dua parto de la voĉdono por la Estraro. La Apogantoj kaj Amiko (el 24 nur 13) elektis la nomojn, el inter la Apogantoj (kiuj pagas 3.000, respektive 2.000 Lindenojn al Esperanto-Komunumo por trimonata periodo).

Poste, la elektitoj estis informitaj, kaj demanditaj, ĉu ili deziras/povas esti en la Estraro. La nomoj de tiuj, kiuj ne deziras aŭ povas esti en la Estraro, estas forigitaj el la suba listo.

Nun, en la dua parto la Apogantoj kaj Amikoj rajtas voĉdoni, kiuj 7 personoj estu Estrarano. En la Estraro estos 7, samrajtaj personoj, sen iuj prezidantoj, vicprezidantoj, ktp. Ili havos la samajn rajtojn, kiel Apogantoj, ili tamen havos pli da taskoj. Pri ĉiuj reguloj, decidoj decidos NE la Estraro, sed la Apogantoj, kaj eventuale ankaŭ la Amikoj.

Ne estos multaj 7 personoj, se vi konsideras, ke ne ĉiuj Estraranoj havos ĉiam liberan tempon por okupiĝi pri Dua Vivo, pri nia grupo, eĉ povas okazi periodo, kiam kelkaj tute ne povas enretiĝi, aŭ simple ne estos proksime al komputilo. Tiel ĉiam restos kelkaj, kiuj povos okupiĝi pri nia grupo, pri niaj komunaj aferoj.

La Apogantoj havas 12 tagojn por pripensi, kaj voĉdoni. La limdato, ĝis kiam eblas resendi la voĉdonilon, estas la 31a de majo, noktomezo, laŭ DV-tempo. La voĉdonilojn bonvolu kopii en mesaĝo, kaj sendi ĝin al la retadreso de Kasisto Citron esperantokomunumo@gmail.com.

La voĉdonilojn mi sendos al ĉiuj Apogantoj kaj Amikoj, kun la nomoj, el kiuj vi povos elekti la 7 nomojn, por la Estraro. Eblas voĉdoni nur por la nomoj sur la listo, kaj ne aldoni plia(j)n. Indiku tion per X , apud la elektitaj nomoj.  Nevalidaj estas la voĉoj, se estos pli da indikitaj nomoj ol 7, se la voĉdono ne atingas la adreson de Kasisto Citron ene de la limdato, se estos aldonita(j) plia(j) nomo(j) al la listo.

Bergino Dale

Blua Hurd

Bonulo Runo

Esperantino Morigi

Kyutaro Osumi

Lariko Melnik

Lunombrulino McConachie

Mielo Alter

Pioupiou LeFevre

Taneli Hak

Viktoro Baxton

Eble, inter la supraj nomoj estas ankoraŭ, kiuj tamen ne deziras esti elektataj en la Estraro. Tiukaze, la propono estas, ke la persono demisiu (anoncu skribe sian maldeziron), kaj la Apogantoj povos elekti alian personon.

Sukcesojn!


Responses

  1. Karaj samideanoj ! Mi nun petas ke vi visxu min el la listo. Mi ne povas partopreni en laboro de la estraro. Mi estas netauxga pro cxi tiu tasko. Mi devas pardonpeti pro tio ke mi ne pensadis pli frue, sed mi pensas ankaux nun ne estas malfruo.

    Dankon.

  2. Mi kredas, ke vi estas taŭga por la estraro, ĉar vi estas bona plendulino. Mi denove diros, ke mi amas plendulojn, ĉar danke al ili ni fariĝis homoj, kaj havas komfortan vivon. :-)

  3. Jes, eskzistas homoj kiuj kritikas kaj ekzistas kiuj plendas. Mi ne komprenas kial oni pensas ke unu rimarko estas utila kritiko kaj alia estas nur superflua plendo. Eble mi ne sxatas esti plendulo kaj mi sentas iom la esprimon pejorative. Tamen, pravas, se mi ne havas ideon mi nur plendas :-)

    Bonulo, vi estas kara kiel cxiam. Dankon :-) Sed mi, laux la supra teksto – “Eble, inter la supraj nomoj estas ankoraŭ, kiuj tamen ne deziras esti elektataj en la Estraro. Tiukaze, la propono estas, ke la persono demisiu (anoncu skribe sian maldeziron), kaj la Apogantoj povos elekti alian personon.” – demisiis. Dezirante bonan laboron al la nova Estraro.

  4. Kara Mielo,
    Mi bedaŭras, ke vi decidis ne esti kandidato – fakte mi mem proponis vin! (kaj eble ankaŭ aliaj homoj – pri tio mi ne scias). Mi pensis, ke vi ofte ĉeestas en Dua Vivo, do certe devus havi multajn ideojn pri tio, kion oni bezonas fari por plibonigi nian Esperanto-landon. Sed ĉiuokaze, mi nun forigis vian nomon el la plej nova listo.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: