Afiŝita de: Lariko Melnik | 12.05.2009

Prelego de Lariko

La landonomoj – pli simplaj ol vi supozas!

Mi prelegos pri la landonomoj por montri, ke la sistemo estas pli simpla ol oni ofte supozas. Necesas nur kompreni, kiel funkcias la du-kategoria sistemo kaj ĝiaj variaĵoj.

La prelego estos filmata por aperigado en Interreto – do espereble multaj el vi ĉeestos por montri nian agadon en Dua Vivo!

Mi intencas peti la ĉeestantojn respondi al la demandoj (ĥore, kiel oni faras en la Cseh-kursoj), ekz. “Kiu loĝas en Argentino?” “Argentinanoj!” ktp. Normale ni farus tion skribe, sed por aperigado en Interreto, estus pli oportune, ke oni reagu voĉe. Tiel, espereble, ankaŭ la homoj, kiuj poste spektos nin per YouTube aŭ simile, povos kune respondi.

Do, bonvolu enŝalti viajn mikrofonojn antaŭ la prelego! Se vi ne povas fari, kompreneble vi povos simple aŭskulti.

Dato: dimanĉo la 24a de majo.
Horo: 13.00 (DV), 20.00 (GMT), 22.00 (MET).


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: