Afiŝita de: dorina2009 | 09.05.2009

Senpagaj loĝejoj

super Esperanto-Lando, enĉiele mi konstruis du domojn. Ili estos senpagaj por tiuj, kiuj — se estos eble — luos terenon en Esperanto-Lando. Kompreneble, la luado ne povos esti senpaga, senpagaj estos nur la loĝejoj.
Domoj de Dorina_007

Nun estas unu pli malgranda, kun 5 (8) konstrueroj sen la mebloj.

por EL, mezgranda_003

Se iu(j) luprenos ĝin, kompreneble ankaŭ la simplaj, malmulteraj mebloj estas senpage lueblaj. La apogseĝoj, kaj la kanapo jam enhavas “pozojn”.

por EL, mezgranda_004

La pli granda domo enhavas 24 konstruerojn. Apartenas al ĝi teraso, pordo, kaj fenestroj kun menuo, por fermi, malfermi aŭ duonfermi la rulkurtenojn.

Domoj de Dorina_009

Interne estas nur unu ejo. Mi metis kelkajn meblojn: apogseĝojn kun pozo, kaj tablon. Tiuj mebloj estas same senpage lueblaj,  sed ili ne estas en la 24 konstrueroj.

Domoj de Dorina_010B

Mi deziras helpi al tiuj, kiuj mem ne emas, povas konstrui, kaj tamen deziras havi loĝeblon kun malmultaj konstrueroj — tial mi donas la domojn senpage.

Aliflanke mi volas eviti konkuradon kun gesamideanoj: tial la domoj estos uzeblaj nur en Esperanto-Lando, kiam pri tio naskiĝos decido.

Mi ĝojos, se estos intersiĝo pri ili.

Senpagaj loĝejoj


Responses

  1. Mi preferas la grandan.
    Ĉu vi povus konstrui ankaŭ la malgrandan samstile?

    Ĉu oni povas vidi ĝin propraokule?

  2. Jes, mi provos, sed la pli granda jam enhavas pli da konstrueroj, ne nur pro la grandeco… Nun tamen ankaŭ mi estos for de la komputilo…. :)

    La domoj estas videblaj super Esperanto-Lando. Bonulo, bonvolu aldoni la land-indikon (LM).


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: