Afiŝita de: Bonulo | 08.05.2009

Kiel ni varbu novajn esperantistojn?

Ni, provizora estraro nun diskutas pri kiel ni varbu novajn esperantistojn. Pri tio kelkaj el ni proponas ke ni montru nian internaciemon al vizitantoj al nia lando, kaj por tio ni metu naciajn flagojn en nian landon. Jes, ankaŭ mi pensas ke tio estus bona ideo, sed mi tute ne konsentas ke por ekhavi la efikon ni lasu belecon kaj komfortecon.
 
 
Jen opinio de Emilio: “Mi tre ŝatis la aranĝon de Eesperanto-Lando, kun malfermaj spacoj sur la muroj, kiuj permesas la pejzaĵon eniri la konstruaĵojn. Sed laŭ mi, ni povus uzi Eesperanto-Landon ankaŭ por varbi vizitantojn al Esperanto, ne nur por nia propra uzo. Do ni povus meti ion, kio montrus au signus nian interciemon. Afiŝo kun pluraj flagoj, kiel mi sugestis antaŭe aŭ io alia. Miaopinie la disvastigo estas pli grava ol la uzado de esperanto, kaj pro tio mi metus signojn pli tambure, eĉ se tio minacus la belecon de Esperanto-Lando.”.
 
 
Kaj jen lia propono.

Hmm… Meti flagojn estas bona ideo, sed ili estas tro multaj, kaj ĝenas pejzaĝon, ĉu ne? Bone, ĉi-vespere ankaŭ mi provos meti flagojn (Kies flagojn mi metu? Mi opinias ke ni metu flagojn de la landoj de ĉiuj apogantoj: anglan, norvegan, finnan, rusan, polan, nederlandan, germanan, hungaran, francan, italan, hispanan, usonan, brazilan, japanan, kaj nian verdan stelon.) en alian lokon.
 
 
Ankaŭ mi provis fari plurajn informtabulojn kun naciaj flagoj (angle, germane, france, hispane, hungare, itale, japane, pole, portugale. Per la flagoj ni povas montri nian internaciemon al vizitantoj.) laŭ la suda vojeto. Sur kiuj estos nur unu afiŝo, sur kiu estas informoj pri Esperanto kaj pri nia lando nacilingve kaj esperante, kaj tiuj kiuj enhavas notokarton por klarigi pri Esperanto kaj pri nia agado en Dua Vivo, kaj pri kiel uzi nian landon, kaj ligiloj al utilaj retpagxaroj por ekscii pri Esperanton kaj lerni Esperanton.), kaj kelkajn esperantajn frazojn kun sia nacia lingvo.

Sed jes, ili aspektas treege terure! Tial mi jam forĵetis mian ideon.
 
 
Mi kredas ke plej grava estas beleco, kiel allogi homojn.
Pensu kion vi vidas komence kiam vi aĉetos ion.
Pakadon, sed ne enhavon, ĉu ne?
Komence homoj allogiĝas belecon de iu aŭ io, due volas ekscii ties enhavon.

Mi kredas ke antaŭ ĉio nia lando devas havi belecon kaj komfortecon. Beleco kaj komforteco allogos homojn al nia lando, kaj interesos homojn al nia lando kaj pri Esperanto. Sed malbeleco kaj malkomforteco malallogos homojn, kaj dekondukos homojn aliloken pli bela kaj pli komforta ol nia lando. (En Dua Vivo miaj plej malŝatataj aferoj estas tro multe da informoj kaj ŝvebaj tekstoj, kaj mi kredas ke tiaj ĝenaĵoj kaŭzos malbelecon kaj malkomfortecon. Mi tute ne volas farigi nian landon plena de tiaj ĝenaĵoj!)

Bone, mi denove asertas ke antaŭ ĉio ni mem ĝuu nian landon. Ĝuu babiladon sub la arbo, kaj ĉe la marbordo, kaj dancu gaje ĉe la dancejo. Iam iuj hazarde vizitos nian landon. Mi esperas ke Ili vidos ke nia lando havas bonan etoson. Ili interesos kiuj ni estas. Ili vidos ni kune ĝuas babiladon kaj aliajn. Ili demandos nin kiuj ni estas. Kaj ili trovos ke kavankam ni estas tute malsamaj landanoj, ni tamen komprenas reciproke, kaj povas ĝui ion kune. Ili havos demandon kiel ni komprenas reciproke. Tiam ni povos diri al ili.

LERNU ESPERANTON KUNE KUN NI! :-)
 
 
Sed kompreneble la lando ne estas mia posedaĵo.
Tial kompreneble mi sekvu plimulton.
Sed tiam kiam vi elektos malbelon, mi mem tute ne volos farigi nian landon malbela. :-)
 
 
………………………………………………..

Jen mia dua provo.

Mi alprenis ideon de Esperanino pri butono kun i-signo sur la stango.
Kompreneble la butonoj ankoraŭ ne funkcias. :-)


Responses

  1. La flagoj el unua foto tre pikas okulojn kaj ne aspektas alloge laŭ mi. Se temas pri la dua foto – kiam mi vidus ilin en iu loko, mi neniam venus al ĝi, ĉar mi pensus, ke tio estas aŭ ia registrara ejo, aŭ ia ambasadorejo aŭ io simila. Tiaj aferoj ne estas allogaj por mi. La lignaj tabuloj el la tria foto ankaŭ ne tro plaĉas al mi. :-)
    Pardonu, ke mi nur kritikis, sed tio estas mia opinio kaj mi volis diri veron.

  2. DISVASTIGADO estas tre grava, ĉar sen ĝi, ne ekzistus INSTRUADO nek UTILIGADO.

    Mi provas pensi kiel agus Zamenhof se li estus inter ni en DV. Certe li volus disvastigi la lingvon kaj nian proponon por internacia interkompreniĝo.

    Zamenhof certe ne volus utiligi la lingvon diskrete kaŝita en Esperanto-Lando. Verŝajne li volus uzi la landon por varbi novajn esperantistojn.

    Mi iom ŝatis la ideon pri lignaj ŝildoj, kaj TRE ŜATIS la lastan proponon de Bonulo, kun malgrandaj flagoj apud la monto.

    Bonulo brile sukcesis trovi ekvilibron, la lando aspektas bela, diskreta, kaj samtempe serioza kaj plenumas la celon de ĉiu esperantisto; disvastigi esperanton.

    Bonulo ankaŭ trovis inteligentan solvon por la problemo; kiujn flagojn ni metos en la lando. Mi konsentas ke ni metos nur la flagojn de la landoj de niaj apogantoj.

    Tiel ni estos realismaj, ni ne volas ŝajnigi ke ni reprezentas Iksolandon, se inter ni ne estas iksolandano, kiu vere apogas Esperanto-landon, kaj kiu estus preta ricevi kaj orientigi siajn samlingvanojn.

    Mi aldonas ke en ĉiu flago povus esti portilo al afiŝo en ĉi tiu blogo, skribita de la apoganto en la nacia lingvo, kun informoj pri Esperanto kaj pri niaj lecionoj enmonde.

  3. En nur japanan flagon mi enmetis notokarton sur kiu mi skribis pri Esperanto, pri nia lando, pri niaj lecionoj, kaj pri nia blogo japane, kaj enmetis ankaŭ landomarkon de nia lando, kaj mia loko Verda Babilejo. :-)

  4. Jes, disvastigo estas grava.
    Sed eble pli grava estas malperdi tiujn, kiujn jam interesiĝas pri Esperanto.
    70 de la membroj en la grupo “Esperanto” vizitas DVon ĉiu semajno. Kiom da tiuj 70 vizitas Esperanto-Landon? Laŭ mi, ni unue faru nian landon alloga, per bona etoso, per kursoj kaj aktiveco. Poste ni disvastigu, ĉefe ekster Esperanto-Lando, ĉar ĝi ja situas en trankvila angulo de DV.

  5. Se tro multe da flagoj malbelas, ĉu eblas starigi solan flagon, kies aspekto glite ŝanĝiĝas inter ĉuij naciaj flagoj?

  6. Mi samopinias kun Bonulo kaj Bergino. Ne havas sencon varbi pli da lernantoj, se ni ne sukcesas allogi kaj konservi tiujn, kiuj jam lernis. Kaj la etoso kaj beleco de E-lando estas tre gravaj.
    Mi malentuziasmas pri naciaj flagoj. Eblus starigi tabulon kun la nomoj de la diversaj lingvoj (ne landoj): Nederlands, Portugues, English, Italiano … ktp.
    Klaki sur unu el la nomoj disponigus notkarton en tiu lingvo, kiel Bonulo jam faris por la japana.

  7. Mi aldonus, kiel ni varbu la malnovajn…. En la malnova grupo estas ch. 450 nomoj. Ech se jam la du trionoj tute rezignis je DuaVivo, kio pri la aliaj? Chu ili revenos, vidante naciajn flagojn?
    Estis bona iniciato (almenau lau mi….) la komunaj porgramoj, kiel ekskursoj. Sed poste neniu plu emis organizi tion.
    Chu estas io, kio povos esti interesa por vi, por ni, por la plimulto?… au, almenau por deko da homoj?

  8. dorina2009,

    Vi pravas, ke nacia flago mem ne instigos homojn partopreni — tio estas nur peco da kontribuo al agrabla internacia etoso.

    Ankaŭ laŭ mi estas bonege ideo okazigi eventojn kaj ekskursojn — tiamaniere homoj estos allogataj. Sed ĉiam restas la problemo trovi organizantojn. Do, jen proponeto de mi.

    Estas loko en DV kiu temas pri bretludo tre fama tra la aziaj landoj, nomita “Goo” (angle “Go”, japane “Igo”, chine “weiqi”, koree “baduk”). Se estas intereso, ni povas viziti tiun lokon, kaj aŭ mi aŭ pli lerta esperantista ludanto (estas du aŭ tri en DV, mi kredas) povas gvidi enkondukan lecionon. Mi devas unue espori se la ludiloj en tiu loko povas teknike subteni intruado, se ne, ni povas konduki la leciono per ekstera servilo antaŭ ol reveni al DV por ludi.

  9. Go-ludo okupas tre multajn erojn, ĉu ne?
    Sed ne ĉiuj povas ludi ĝin.
    Mi estas japano, sed ankaŭ mi ne povas ludi ĝin. :-)

  10. En la venontaj tagoj estos prelego de Lariko. Kaj kio pri la kutimaj vendredaj babiladoj ?

  11. Laŭ mia memoro ok aũ naŭ japanaj esperantistoj kaj unu korea kaj unu filipina estis, sed nun nur du (mi kaj Ginko. Bedaŭrinde lastatempe Unyue estas tre okupita per sia laboro.) ofte ensalutas en Duan Vivon kaj vizitas nian landon. Ĉar por ni japanoj partopreni en la renkontiĝoj kaj en la lecionoj estas malfacilaj kiel vi ĉiuj jam scias. (Ne ĉiuj povas vekiĝi je la kvara kiel mi. ;-)

    Se ni azianoj kaj aŭstralianoj kaj novzelandanoj estus multaj, ni samhorzonanoj povus havi sian propran renkontiĝojn kaj lecionojn kiuj okazas en oportunaj horoj por ni…

    Ha, mi rememoras ke la dek-kvaran de Junio Ginko prezentos nian agadon en Dua Vivo al japanaj esperantistoj ĉe la ĉefoficejo de JEI. Sed… Se mia memoro estas certa la prezentado okazos antaŭtagmeze ĉe ni, malfrunokte ĉe vi eŭropanoj. Tial bedaŭrinde la japanaj esperantistoj trovos nian landon malplena. :-(

  12. Kara Emilio,
    ja jes, nia Vendreda Babilrondo daŭre okazas, kaj ankaŭ la lastan partoprenis sufiĉe multaj.
    La komenca horo tamen ŝanĝiĝis, jam unu horon pli malfrŭe, ekde la 21h00 — Mezeŭropa Tempo. Ho, nun mi ne scias, kioma ĝi estas en DV-Tempo…. sed ja eblas kontroli tion, Babilonto jam afiŝis informon pri ĝi.
    Bedaŭrinde pli malfrue estos jam tro malfrue por mezeŭropoanoj….

  13. Bonulo, mi komprenas ke por vi, kiuj ne vivas en Euxropo estus pli bona se ankaux por vi estus kursoj kaj renkontigxoj. Sed mi bedauxrus se ni ne renkontigxus plue.
    Se vi suksesos organizi kursojn por vi, ankaux mi provos – almenaux kelkfoje :-) – partopreni tie. Tamen, kiam cxe vi estas vespere, mi sidas en mia laboerjo… hmmm… mi devas diri al mia estro ke mi havas tre gravan aferon ie :-)

  14. Ne gravas, Mielo. Ĉar se ni azianoj havos niajn proprajn renkontiĝojn, mi partoprenos ambaŭ. :-)

  15. Mi rigardis filmeton – dank’ al Esperantino :-) – pri la temo. Bone, gxi estas kompreneble nur sxerco :-)

    http://www.dailymotion.pl/video/x7rfz5_kiel-varbi-por-esperantoy_fun


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: