Afiŝita de: Bonulo | 06.05.2009

Provu mesaĝtabulon!

Mi pendigis mesaĝtabulon (Mi pensis ke ni bezonas ian mesaĝtabulon en nia babilejo, kaj hodiaŭ rimarkis ke mi jam havas mesaĝtabulon en mia kaosa inventaro.) sur la barilo de la babilejo. Sur la mesaĝtabulo oni povas lasi diversajn mesaĝojn: Sonon, landomarkon, ligilon al retpaĝaro, diversajn notojn, foton, notokarton. Kiel oni povas uzi la mesaĝtabulon? Simple klaku la mesaĝtabulon, menuo kun butonoj aperos. Elektu kaj premu butonon kiun vi volas lasi.

Sono, foto: Klaku butonon “Audio (Sono)” aŭ “Photo (Foto)”, kaj enmetu “UUID” de la sono aŭ foto kiun vi volas lasi sur la mesaĝtabulon. (Kiel oni povas ekscii “UUID”? Dekstre musklaku sonon aŭ foton kiun vi volas lasi sur la mesaĝtabulon en via inventaro, kaj elektu menuon “Copy Asset UUID”.)

Landomarko, notokarto: Klaku butonon “Landmark (Landomarko)” aŭ “Notecard (Notokarto)”, aperos noto sur la mesaĝtabulo. Enmetu en la noton landomarkon aŭ notokarton el via inventaro.

Aliaj diversaj notoj: Klaku butonon “Weblink (Ligilo al retpaĝaro)”, “Idea (Ideo), “Todo (Farindaĵo)”, “Note (noto)”, “Request (Peto)”, aŭ “Thanks (Dankmesaĝo)”. Skribu mesaĝon en “Local Chat”.

Provu!!


Responses

  1. Hmm… Mi ĵus provis la tabulon kiel Kasisto, sed li ne sukcesis lasi mesaĝon. Eble ĝi bone funkcias nur kiam Bonulo uzas…

  2. Bone, mi petis Esperantinon ke provu la tabulon, kaj ŝi sukcesis. SED la fotoj kaj notoj kaj aliaj kiujn vi metis sur la tabulon nur mi povas forigi. :-)

  3. Mi ne plu sukcesis uzi la tabulon, sed eble oni devas aliĝi al iu grupo por uzi ĝin… Tamen ne gravas, mi nur emas lasi iajn mesaĝetojn aŭ proverbojn… :)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: