Afiŝita de: Bonulo | 04.05.2009

Jen nia nova biblioteko

Verdire mi opiniis ke ni ne bezonas propran konstruaĵon de biblioteko en nia lando, ĉar mi opinias ke libroŝranko kun ligilo al eLibrejo estas sufiĉa. Sed hieraŭ mi ricevis grupomesaĝon de Esperanto-Biblioteko ke ni subtenu novan landon por ekhavi bibliotekon, kaj parolis pri tio kun la grupoestro, Nefarius, kaj poste kun Lariko… Jes, mi ŝanĝis mian opinion. Jes, bedaŭrinde ĝi ankoraŭ ne estas plena (nur du libroj estas sur la librobreto.), sed baldaŭ estos plena de libroj.

Ha, jes, mi denove ekkonstruas la landon.

Ĉar se iuj ne ŝatos mian planon, mi ĉiam tuj povos forĵeti ĝin. :-)
Kaj mi ne bezonos labori ĝis la sesa de Majo,
sed hodiaŭ mi nenian farindaĵon havis!


Responses

  1. Mi ĵus vizitis la bibliotekon post la leciono. Ĝi estas belega! Kvankam ĝi ankoraŭ havas nur du librojn (kaj kiel povas esti, ke tiuj estas ambaŭ verkitaj de mi!? Cetere, ĉu vi vere havas “La ŝtona urbo” en elŝutebla formo, aŭ ĉu tio estas nur la kovrilo?)
    Mi aparte ŝatis la vitran tablon, sur kiu kuŝis vera libro, kiun oni vere povas legi kaj turni la paĝojn.

  2. Dankon. Ne, bedaŭrinde mi ne havas “La ŝtona urbo”. Kaj pardonu min, mi ankoraŭ ne legis ĝin. Mi kredas ke ne ekzistas la elŝtebla formo. Mi simple enmetis ligilojn al la librokatalogo en la objektojn libroformajn.

  3. mi havas ankoraux la librojn de la malnova Esperanta Biblioteko… cxu vi volas ilin, artisto BOnulo? :-)

    Plej amike,
    BUrnaron


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: