Afiŝita de: Bonulo | 03.05.2009

Raporto el VB 8

Lastatempe mi malofte estis en Verda Babilejo, kaj mi tute ne scias kio okazis en VB, ĉar mi ĉiam estis konstruanta diversajn konstruaĵojn ĉe nia nova lando. Mi jam metis la lernejon, kiun mi mem konstruis, kaj prove konstruis ankaŭ dancejon, kaj babilejon, kaj Unyue Klaar aranĝis vojetojn (ili ankoraŭ ne estas pretaj.).

Ĉe la lernejo ni jam havis lecionon por komencantoj de Triksi, kaj ĝi feliĉe sukcesis. (Sed mi tute ne scias ĉu la vendreda babilrondo sukcesis, aŭ ĝi okazis en la lasta vendredo, ĉar mi ne povis vekiĝi je la tria.) Mi ĝojas ke miaj amikoj ŝatas la konstruaĵon de la lernejo, kaj ankaŭ pri aliaj miaj provaĵoj ili diris al mi ke mi bone laboris. Sed verdire mi ankoraŭ ne certas ĉu sufiĉe multaj apogantoj konsentas miajn provaĵojn. Tial mi jam ĉesis la konstruadon. :-)

Vizitu nian novan landon, kaj rigardu miajn provaĵojn propraokule.
Se plimulto ne konsentos miajn provaĵojn,
aŭ iuj el vi apogantoj volas montri viajn ideojn tie, mi tuj forĵetu miajn provaĵojn.

nordavojeto

Oni povas vidi aliajn fotojn de miaj provaĵoj ĉi tie:
Nova Esperanto-Lando en Dua Vivo


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: