Afiŝita de: Lariko Melnik | 29.04.2009

Esperanto-komunumo

Lundon la 27an ni ekstarigis novan grupon por Apogantoj de Esperanto-lando. Ĝi nomiĝas Esperanto-komunumo, kaj anstataŭas la neaktivan grupon Esperanto-kooperativo.

Interne de la grupo Esperanto-komunumo, la homoj povos havi diversajn rolojn.

1. Apogantoj. Tiuj estas la homoj, kiuj pagas la plenan kotizon L$3000 (aŭ L$2000) por tri-monata periodo, aŭ anstataŭe deĵoras 45 horojn. Apogantoj ricevos la plej multajn privilegiojn en Esperanto-lando, kaj en Esperanto-Komunumo. Nur Apogantoj havas la rajton esti en la Estraro kaj decidi pri financaj demandoj.

2. Amikoj. Tiuj estas homoj, kiuj subtenas Esperanto-landon per mono aŭ deĵorado, sed ne pagas la plenan kotizon. Amikoj pagas almenaŭ L$50 monate (tio estas $150 en tri-monata periodo), aŭ deĵoras almenaŭ 1 horon semajne (12 horojn en tri-monata periodo). Amikoj rajtas fari proponojn por voĉdonado, kaj rajtas voĉdoni por la Estraro. Ili ricevos krome kelkajn privilegiojn, precipe la rajton krei objektojn en Esperanto-lando kaj sendi anoncojn al la grupo.

3. Ĉiuj rajtas senpage fariĝi Membroj de Esperanto-Komunumo. Nur membroj de la grupo rajtas indiki Esperanto-Landon kiel “Hejmo” (Home), kaj rajtas deĵori por fariĝi Apoganto aŭ Amiko. Ili tamen ne ricevos la apartajn privilegiojn de Apogantoj kaj Amikoj.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: