Afiŝita de: Lariko Melnik | 29.04.2009

Deĵorado

Ni bezonas deĵorantojn en Esperanto-lando: tiuj estas homoj, kiuj ĉeestas por bonvenigi hazardajn vizitantojn kaj babili kun ili. Per deĵorado eblas ankaŭ gajni kreditojn: per 45 horoj en tri-monata periodo, vi povas fariĝi Apoganto en la Esperanto-komunumo, kun rajto esti en la Estraro.

La tri-monataj periodoj estas jenaj: januaro-marto, aprilo-junio, julio-septembro, oktobro-decembro. Ĉar aprilo jam preskaŭ pasis, en ĉi tiu tri-monata periodo necesos deĵori nur 30 horojn por fariĝi Apoganto.

Eĉ se vi ne sukcesas deĵori tiel longe, vi povas helpi per malpli longa deĵorado. Per unu-hora deĵorado ĉiusemajne (t.e. 8 horoj ĝis la fino de junio), vi fariĝos Amiko de la Esperanto-komunumo. Ankaŭ Amikoj rajtos voĉdoni por la Estraro.

Eblos gajni kreditojn ankaŭ per aliaj administraj taskoj, se tiuj poste montriĝos necesaj.

Estus tre tede deĵori tute sola, tial deĵorantoj rajtos resti duope. Se pliaj homoj ĉeestos samtempe, tiuj ne estos kalkulataj kiel deĵorantoj. Kaj kompreneble, vi devas deĵori ekster la horoj de lecionoj, prelegoj, babilado kaj aliaj grupaj okazaĵoj!

Vi povos aranĝi kunan deĵoradon per komentoj sub ĉi tiu mesaĝo. Poste, kiam ni solvos la problemon pri la malaperinta Kasisto Citron, eblos sendi informojn pri viaj deĵorhoroj al li dum vi estas enmonde; sed ankaŭ per retmesaĝo al esperantokomunumo@gmail.com.

Vi povas adapti kaj sendi la jenan tekston:
X.Y. deĵoris en Esperanto-Lando
la 15an de majo, ekde la 09h15 ĝis la 11h25, (bonvolu indiki la deĵorhorojn en DuaViva tempo)
sume 2 horojn.
Sumo de miaj ĝisnunaj deĵorhoroj: 2.


Responses

  1. Tiu deĵor-sistemo ŝajnas al mi komplikita kaj nekontrolebla. Ĉu vi konsideris simple pagi? La celoj estas 1) ebligi al senmonuloj partopreni en la organizo, 2) plenigi E-landon per homoj. Eblus pagi ekzemple po 1 lindeno hore (ankaŭ dum kursoj, por simpligi la aferon). Mi kredas, ke eblas instali ian aŭtomatan registrilon. Se la elspezoj minacus fariĝi tro grandaj (kion mi forte dubas), la estraro ĉiam rajtus malaltigi la tarifon aŭ ĉesigi la aranĝon.

  2. Jes, vi pravas, ke la afero estas verŝajne nekontrolebla. Bonŝance Dorina pretas noti la ĉeestojn kaj kalkuli la horojn! Sed ni estos devigataj simple fidi la informojn, kiujn la homoj sendos al ni pri siaj horoj da deĵorado.

    Ni volas doni al senmonuloj la eblecon fariĝi apogantoj, kun la rajto voĉdoni aŭ mem esti en la estraro de Esperanto-lando. Sed per L$1 por ĉiu horo, ili neniam sukcesus alveni eĉ al L$2000! (Ĉu eble vi intencis skribi L$100?) Aliflanke, ni ne volas fordonaci monon, kiun ni mem bezonas por pagi la luon, kaj ni ne rajtos postuli, ke la homoj redonu ĝin ĝuste al ni.

    Se estus eble kalkuli kaj pagi la horojn per iu aŭtomata kalkulilo, tio estus utila. Sed estus preferinde pagi per kreditoj, ne per mono. Ni povus pagi 1 krediton por ĉiu duonhoro, do necesus gajni 90 kreditojn en tri monatoj por fariĝi Apoganto. Sed ĉu tia aŭtomata kalkulilo ekzistas?

  3. Ha! La malavantaĝo de blogado estas tio, ke ĉiuj povas legi, kiajn stultaĵojn mi skribis…

  4. Evidente la propono pri L$1 estis nerealisma, sed tio povus rezulti el miskalkulo. Mi ne trovas la komenton stulta – necesas esprimi siajn opiniojn kaj diskuti. Kaj ja povus ekzisti pli oportuna maniero aranĝi la kalkuladon pri la deĵorhoroj.

  5. […] Deĵorado […]


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: