Afiŝita de: Lariko Melnik | 28.04.2009

Voĉdonado

Solvinte niajn pli urĝajn problemojn pri trovado kaj financado de nova Esperanto-Lando, ni finfine havas tempon por okupiĝi pri elektado de estraro. Ni invitas ĉiujn Apogantojn de Esperanto-Komunumo (t.e. homoj, kiuj pagis la tri-monatan kotizon) proponi nomojn por la Estraro, ĝis la dato 14a de majo. Kompreneble vi rajtas ankaŭ proponi vin mem! Voĉdonado okazos en la dua duono de majo.

Se vi ne jam estas Apoganto de Esperanto-Komunumo, sed deziras partopreni la elekton, necesos pagi vian kotizon antaŭ la fino de la voĉdona periodo.

Bonvolu sendi viajn proponojn skribe al Kasisto Citron enmonde, aŭ per retmesaĝo al esperantokomunumo@gmail.com.

La Estraro konsistos el homoj el la listo “Apogantoj de Esperanto-Komunumo”, do bonvolu proponi nomojn nur el tiu listo. Ni petos ilian permeson antaŭ ol aperigi ilin en la fina listo de kandidatoj.

Apogantoj de Esperanto-Komunumo estas jenaj:
1. Babilonto Karu
2. Bengil Oh
3. Bergino Dale
4. Bonulo Runo
5. Burnaron Krokus
6. Dorina Landar
7. Emiliocid Amat
8. Esperantino Morigi
9. Freekodedo Box
10. Henriko Karu
11. Kyutaro Osumi
12. Lariko Melnik
13. Lunombrulino McConachie
14. Mielo Alter
15. Pioupiou LeFevre
16. RoyMcCoy Romano
17. Taneli Hak
18. Unyue Klaar

19. Cyril Svoboda

20. Esperantisto Allen

21. Viktoro Baxton

22. Makaono Karu

23. Blua Hurd


Responses

  1. Ŝajnas, ke la retadreso esperantokomununo@gmail.com ne ekzistas laŭ gmail.

  2. Pardonu min. Mi erare sciigis la adreson al Lariko. (Simple mi faris misskribon.) Ĝusta adreso estas esperantokomunumo@gmail.com).

    ATENTON!!

    Nun la konto “Kasisto Citron” havas problemon kaj ne funkcias. NE SENDU MONON aŭ MESAĜON al la rolfigulo. Sed la retadreso funkcias.

    Kun plezuro mi informas, ke Kasisto Citron denove estas aktiva en Dua Vivo. Eblas denove sendi al Kasisto Citron mesaghojn, notkartojn kaj monon. :-)

  3. Aldoniĝis nova membro al Apogantoj, al kiu eblas same voĉdoni:

    Cyril Svoboda.

    Antaŭ la fino de la voĉdona periodo, ĝis la dato 14a de majo, vi povas fariĝi Apoganto, kaj partopreni la elekton.

  4. Mi havas kelkajn demandojn:

    Kiom da homoj estos en la nova estraro ?
    Kiom da homojn mi rajtas nun proponi ?
    Cxu ni ne devus demandi jam nun la homojn kiuj estas en la listo ke ili volas esti en la estraro aux ne ?
    Cxu post 14a de majo estos listo kaj ni elektas inter ili estraron ? Se cxiuj homoj ricevos baloton cxiuj estos en la listo ?

    Pardonon, se mi demandas strangajn sed mi estas simple uzanto de la DV kaj por mi ne estas cxio klara. Ekzemple, mi ne sciis, ke grupo estas nur videbla en la sercxilo de DV se oni pagas pro la videblaco. Kelkaj homoj nun ne trovas la novan grupon pro la aligxo. Mi pensas ke ili devas sercxi Kasiston. Eble poste kiam li ne havos jam problemon, cxu ne ?

    Iu demandas de mi, kiel oni povas pagi se li acxeti USD-n, usonajn dolarojn en la Paypal.
    Eble cxi tiujn demandojn mi devus starigi en alia fadeno tamen mi pensas ili estas kunlige ankaux kun la vocxdonado.

    Dankon pro via toleremo kaj via respondo !

  5. Mi klopodas respondi kelkajn demandojn.

    “Ni volas elekti sep administrantojn — kiuj ricevos la nomon Estrarano — kaj ni invitas vin proponi nomojn. La estraranoj estos samrajtaj, sen prezidanto, kaj ne havos pli da povo ol ĉiuj aliaj Apogantoj de Esperanto-lando.
    Nur membroj de la grupo “Apogantoj de Esperanto-lando” rajtas esti estraranoj.” — jen tio estas citita el la informilo dissendata hieraŭ.
    Eblas proponi ĉiujn el ili, teorie.

    Lariko, en sia supra artikolo informis:
    “Ni petos ilian permeson antaŭ ol aperigi ilin en la fina listo de kandidatoj.”

    Post la 14a de majo eblos voĉdoni al la elektitaj personoj.
    Pri la elekto aperos ankoraŭ informo.

  6. Kara Dorina, dankon pro via rapida respondo.

    Mi komprenis ke vi petos permeson de la kandidatoj antaux la vocxdono. Mi nur pensis, ke eble estus pli bona scii jam nun, kiuj volas preni partoprenon en la nova estraro. Eble la listo estus pli malvasta.

  7. Mielo demandis, ĉu eblas pagi per dolaroj en Paypal. Jes, oni povus sendi la monon al la UEA-konto “Dua Vivo”. (Oni trovas detalojn pri pagado al UEA en la retpaĝo http://uea.org/alighoj/pag_manieroj.html .) Sed UEA aldonas 5% por siaj kostoj, do laŭ mi estus pli oportune uzi Paypal por aĉeti lindendolarojn interne de DV. La sumo en dolaroj estas $12 por A-landanoj, kaj $8 por B-landanoj.

  8. NOVAJ APOGANTOJ aldoniĝis al la listo:
    Viktoro Baxton,
    Esperantisto Allen kaj
    Makaono Karu

    Do, ankau Viktoro, Makaono kaj Allen rajtas partopreni en la voĉdono, kaj ankau ili rajtas esti elektataj — kiel kandidatoj — en la nova Estraro.

    Gratulojn kaj dankon al ili!

  9. BLUA HURD, la ĉarma kunikleto
    estas ankaŭ Apoganto! Ni kore gratulas kaj dankas Ŝin!
    Eblas voĉdoni ankaŭ por shi, kaj ankaŭ Blua rajtas elekti kandidatojn por la Estraro.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: