Afiŝita de: dorina2009 | 28.04.2009

Lernejoj en Esperanto-Lando

Multajn instigis —  kaj ankaŭ la bezono — konstrui lernejon en nia nova lando, kelkaj el ni ankaŭ entreprenis al konstruado.

A

lernejoj_002

lernejoj_003

La benkoj turnitaj por formi cirklon ege taŭgis por nia grupo-kreanta-kunsido.

B

lernejoj_007

lernejoj_008

Elegantaj, simplaj formoj, vasteco, taŭgaj sidlokoj.  (Pliajn detalojn legu ĉe https://duavivo.wordpress.com/2009/04/26/raporto-el-vb-7/)

C

lernejo_002

lernejo_004

La konstruaĵo estas modifita el jam preta domo. La tegmentan parton eblas utiligi ankaŭ kiel informejon au okazigi tie aranĝon.

lernejo_001

Ronda “angulo” por babilado… La mebloj estas memfaritaj, kaj eble uzeblaj en nia nova lando.


Responses

  1. Al mi placxas la lernejo de Bonulo kaj aparte la “Ronda Angulo” kiun Dorina montras cxi tie.
    Dorina ege rapide lernis konstrui, mi gratulas.

  2. Mi prove metis mian konstruaĵon en la landon, kaj iom altigis la plafonon laŭ la opinio de Lariko. Kaj hodiaŭ mi prove konstruis kajon por dancejo kaj konstruis ankaŭ ŝtuparon de la kajo ĝis la marbordo. Provu ilin.

    http://www.ipernity.com/doc/bonulo/slideshow/album/122467

  3. Mi gratulas al cxiuj, kiuj konstruis jam diversajn konstruajxojn por la nova lando. Ili cxiuj estas placxaspektaj.

    Por mi sxajnas kiel la plej tauxga, por klascxamro, konstruajxo de Bonulo. Mi pensas ke tie suficxe multe da homo povas partopreni komforte en la kursoj kaj en diversaj prelegoj.

    Kaj al mi placxas la ronda angulo de Dorina. La mebloj estas gajaj kaj la tuta atmosfero estas tre agrabla.

    Dancejon de Bonulo mi vidis gxis nun en la pagxo de Ipernity, sed ankaux gxi aspektas bone. Mi dezirus proponi, ne nur esperantmuzikoj estu tie. Ni elektu diversajn muzikojn el la tutmondo, el diversaj stiloj.

    Vi estas lertaj :-)

    Mi esperas, ke finfine ni sukcesos estigi agrablan lokon por cxiuj funkcioj de nia kuna virtuala vivo.

  4. Dorina, ĉu la meblojn, kiujn vi proponas al ronda babiloangulo enhavas pozojn?

  5. La apogseghoj havas nur simplan sidmaneron, la grandaj kanapoj havas 2: simplan kaj ripozan. Sed pri la pozoj mi devas ankorau zorgi… mi mem ne povas programadi. Chu vi havas iedon, kie akiri poz-pilkojn, kopieblajn?

  6. Hieraŭ mi ĉeestis en la leciono de Triksi. Mi ne sciis pri la aŭtoro de la nova lernejo. Gratulon Bonulo, ŝajnas tre interesa konstruaĵo.

  7. Saluton, Lavojo!
    Dankon.
    Ankaŭ mi ne sciis ke vi estas vi. ;-)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: