Afiŝita de: Lariko Melnik | 27.04.2009

Konto ĉe UEA

Ni nun havas konton ĉe UEA, kiun mi malfermis dum mia ĵusa vizito pro la Malferma Tago de la Centra Oficejo. En tiu konto jam troviĝas 50 eŭroj, donacitaj de nia membro RoyMcCoy Romano.

Se vi deziras pagi per via UEA-konto, la kotizo por la periodo aprilo-junio estas US$12,00 (9 eŭroj) por A-landanoj aŭ US$8,00 (6 eŭroj) por B-landanoj. La konto nomiĝas simple “Dua Vivo”.

B-landoj estas la iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanujo kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko. Ĉiuj aliaj estas A-landoj.

Notu, ke oni devas pagi por sendi monon al UEA, do tio utilas nur se vi jam havas UEA-konton! Ne forgesu sendi informon al nia kasisto, Kasisto Citron, se vi pagas tiumaniere – kaj necesas ankaŭ sciigi la nomon per kiu vi sendis tiun monon al UEA.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: