Afiŝita de: Bonulo | 26.04.2009

Raporto el VB 7

Lastatempe mi prove konstruas kursejon por nia nova lando super la ĝardeno de Unjo. Mi alprenis ideon de Bergino, tio estas meti parton de la konstruaĵo subgrunde. (Oni povas vidi la provaĵon de Bergino kaj Burnaron en la nova lando.) Por ŝpari erojn mi aranĝis la plankon oblikve kaj donis funkcion kiel dekliva vojo al la konstruaĵo, kaj metis la benkojn sur ĝin por ĉirkaŭ kvindek lernantoj. (Por aranĝi la benkojn kaj lernotabulojn Esperantino bone helpis min.) Mi uzas kvardek erojn por la konstruaĵo. Mi bone ŝparis erojn, ĉu ne? :-)

Jen mia provaĵo.
La ĝardeneton Unyue Klaar aranĝis.

kursejo

Oni povas vidi aliajn fotojn de la konstruaĵo ĉi tie: Kursejo por nia nova lando
Kaj povas viziti ĝin: Prova kursejo de Bonulo

Simple klaku la afiŝojn kiujn mi pendigis sur la murojn. En kelkajn el la afiŝoj mi enmetis ligilojn al retpaĝaroj kiuj rilatas al la afiŝoj. Kaj mi opinias ke ni ne bezonas konstruaĵon de biblioteko, ĉar en la nova lando ni ne havas sufiĉe grandan terenon por du konstruaĵoj. Tial mi pendigis la libroŝrankon, kiu enhavas ligilon al la retpaĝaro de eLibrejo, sur la enamuron anstataŭ havi bibliotekon. Mi volas prove konstrui dancejon kaj informejon kaj aliajn por nia nova lando, sed bedaŭrinde mi jam ne havas sufiĉe da eroj por konstrui ilin.


Responses

  1. Saluton!
    Gratulon Bonulo! Vi konstruis bonegan lernejon.

    Mi proponas ke vi jam morgaux metu gxin en nia Esperantolando.
    Ni ja povas sxangxi la lernejon poste, se tiu ne placxos al la aliaj.
    Laux mi nun estas ege grave, ke ni nun tuj havu tauxgan lernejon.

    Mi ege dankas vin pro via bona laboro.

    Amike Babilonto

  2. Dankon, Babilonto.

    Se ankaŭ aliaj konsentos tion, mi transloku mian provaĵon al nia nova lando.

  3. Bonulo faris brilan laboron, kiel kutime. Gratulon!

  4. Dankon, Henriko. :-)

  5. Belega konstruajxo, Bonulo. VI estas vera artisto!! :-)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: