Afiŝita de: Henriko | 25.04.2009

Kiel uzi nomkartojn (vizitkartojn)?

Nomkartoj (angle Calling Cards) troviĝas en aparta dosierujo en via inventaro. Praktike, nomkarto estas simple ligilo al la profilo de tiu nomo. Ĉiufoje, kiam vi ‘amikiĝas’ kun alia DV-ano, nomkarto de tiu persono aldoniĝas al la dosierujo en via inventaro. Kiel tio utilas?

Nu, en DV oni tre facile povas amikiĝi kun multaj personoj — tiel facile, ke la listo de amikoj (kontakt-personoj) povas fariĝi netrakteble longa. Tiam oni vole-nevole devas forĵeti nomojn el la listo. Sed forĵeti ‘amikon’ ne signifas, ke vi aŭtomate forĵetas ankaŭ ties nomkarton. La nomkarto restas (se vi ne insistas forigi ĝin). Nun supozu, ke post iom da tempo vi komencas bedaŭri, ke vi forĵetis iun amik(in)on. Kiel retrovi lin aŭ ŝin? Se vi memoras la nomon, vi kompreneble povas uzi la serĉ-butonon, malsupre en via ekrano. Sed la nomoj en DV estas tiel arbitraj, ke estas facile forgesi ilin. En tia okazo, la listo de nomkartoj povas helpi vin. Tralegante ĝin, vi certe trovos kaj rekonos la forgesitan nomon. Tiam sufiĉas duoble alklaki ĝin por aperigi la profilon kaj sendi IM-on aŭ proponi reamikiĝon.

Alia utilo de nomkartoj estas kreo de neformalaj, provizoraj grupoj. En la inventaro, vi povas krei sub-dosierujojn interne de la dosierujo Nomkartoj. Ekzemple, por inviti elektitajn homojn al iu festo, kiun vi aranĝas: kreu subdosierujon ‘Festo’ kaj movu tien la nomojn de ĉiuj, kiujn vi volas inviti. Nun vi povas sendi al tiu tuta grupo la saman IM-on aŭ notkarton aŭ ion alian.

Krei (aŭ malkrei) ‘amikecon’ estas ĉiam du-direkta afero. Kontraŭe, aldono de nomkarto estas nur unudirekta. Se vi volas doni vian nomkarton al alia persono, vi povas dekstre klaki al la avataro kaj elekti ‘Pli’ kaj poste ‘Donu nomkarton’. La alia persono povos akcepti vian karton, sed nenio aldoniĝos al via propra inventaro.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: