Afiŝita de: Lariko Melnik | 20.04.2009

INFORMO DE LA PROVIZORA ESTRARO

La luo de nia nova Esperanto-lando estas L$16000 ĉiumonate. Ni dankas la multajn homojn, kiuj promesis helpi nin per financa subteno. Ni vidas, ke la plejmulto el vi preferas pagi regulajn malgrandajn sumojn prefere ol unufojan grandan kotizon. Tial ni proponas jenajn regulajn kotizojn, pagotojn tri-monate en aprilo, julio, oktobro kaj januaro:

A-landanoj: L$3000. Temas pri ĉiuj landoj escepte de tiuj menciitaj ĉi-sekve sub B.
B-landanoj: L$2000. Temas pri la iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.

Kompreneble, se vi ne povas pagi la proponatan sumon, ankaŭ unufoja donaco aŭ pluraj malpli grandaj kontribuoj estos bonvenaj. Sed ne forgesu, ke iel ni devos trovi L$16000 ĉiumonate!

Kiel pagi:
1. Vi povas sendi la monon al la rolfiguro Kasisto Citron. Li estis nova rolfiguro, kiun ni kreis, por akcepti la kotizojn.
2. Baldaŭ troveblos en Esperanto-lando aŭtomata vendejo, kie vi povos pagi kaj ricevi kvitancon.
3. Se vi preferas pagi ekster DV, ekzemple al UEA-konto, bonvolu sendi mesaĝon al Lariko Melnik ĉe lariko@hotmail.it.

Tiuj, kiuj helpos nin per regula kotizo aŭ alia financa helpo, estos “Apogantoj de Esperanto-lando”, kaj rajtos voĉdoni en la baldaŭa elekto de la estraro.

Se vi ne povas kontribui finance, vi povos helpi anstataŭe per deĵorado aŭ plenumado de administraj taskoj. Per deĵorado en Esperanto-lando vi povos gajni kreditojn por fariĝi “Apoganto de Esperanto-lando” kaj ricevi la rajton voĉdoni. Pri tio, pli da detaloj poste!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: