Afiŝita de: berginodale | 08.04.2009

Esperanto-Lando

Nun ni jam havas novan propran landon. Ĝi nomiĝas Esperanto-Lando, kaj ĝi troveblas per la DVa serĉilo. Hodiaŭ la insulo estas malplena, kaj ni devas serioze pripensi, kion ni volas havi tie, kaj kiel ĝi aspektos. Ni povas uzi la tutan landparton inter la montoj. Sed kiel vi vidas sur la foto de la malnova centro, ĝi tamen ne estas granda. Kaj la dancejo kaj la malnova centro estas iom tro grandaj por la insulo, ĉu ne? Skribu viajn opiniojn kaj pensojn en komentoj ĉi tie. Kaj vizitu nian landon, kaj diskutu kun la homoj kun kiuj vi renkontos tie.
Malnova centro en nova loko


Responses

  1. Mi pensas ke post la Paska festo ni devus organizi kunvenon. Kompreneble, estus bona, se vi havus jam kelkajn ideojn, kion ni konstruu.

  2. La placo estis nia plej grava renkontiĝejo en la malnova Esperanto-lando, kaj de tie eblis vidi kaj eniri ĉiuj konstruaĵojn. Mi pensas, ke ankaŭ en la nova Esperanto-lando, ni bezonas centran placon kun la dancejo en unu flanko kaj kursosalono en alia.

    Ĉu ni povus aranĝi la konstruaĵojn laŭ la randoj de la verda spaco, ĉe la bazo de la montoj? Kun placo en la mezo. Kaj kompreneble, estas bele vidi la maron, do la marborda flanko prefere restu sen konstruaĵoj.

    Mi opinias, ke estus pli bele, se la konstruaĵoj estus samstilaj. Ekzemple, grekstila vilaĝo kun blankaj domoj tre bele sidus en tiu spaco inter la montoj, eble kun kelkaj dometoj laŭ la montoflankoj. Aŭ io ekologia, el naturaj materialoj. Mi proponas, ke ni serĉu fotojn de realmondaj konstruaĵoj aŭ vilaĝoj, por doni al ni ideojn pri tio, kion ni volas havi en nia Esperanto-lando.

  3. Hieraux estintus kurso de Triksi. La malnova lernocxambro malaperis en la Muse. Ni iris al la nova loko kun Triksi. Sxi povis meti tabulojn sur la muron kaj sxi sukcesis. Malgraux, ke la konstruajxoj ne estas ankoraux pretaj, sxi instruistintus nin. Sed nur Karim kaj mi cxeestis….Eble cxio estas superflua kaj la nova lando ne estas necesa.
    Pardonon, se mi estas ne estas tro entuziasma.

  4. Pardonon. Mi intencis partopreni en la leciono, sed mia vekilo ne sukcesis. (Mi certas ke Unjo haltigis ĝin tuj kiam ĝi eksonoris.) Nu, ni ankoraŭ ne povas aranĝi nian novan landon, ĉar la lando ankoraŭ ne estas posedaĵo de Esperanto-Kooperativo pro la posedanto de la grupo ankoraŭ ne revenis de sia vojaĝo. Sed ni decidis anstataŭe krei novan grupon por aranĝi kaj subteni la landon. Atendu pacience, plezuro atendos sian vicon. :-)

  5. Bonulo, mi ne kredas ke vi devus reprezenti “la amason” en la kursoj. Mi bedauxras ke vi ne povas partopreni sed neniu atendas ki vi ellitigxu je la 4a frumatene.
    Mi nur pensadis ke estas ekzistorajto de la nova lando aux ne…. Kaj kial ni devas krei pli novan grupon ? Kial la Esperanto-Kooperativo ne povas lui la teron ? Kio estos la diferenco inter la du grupoj ?
    Sed ni vere devas pensadi. Mi bedauxrus se ne ekzistus Esperanto Lando en la DV. Sed nun mi spertas ke la interesigxo pro arangxoj de Esperanto ne estas tro granda. Kion ni povas fari se la homoj bedauxras pasigi 2 horojn cxiusemajne pro la kursoj ? Ni povas devigi neniun.
    Pardonon, mi estas nun iomete amara.

  6. Por uzi nian novan landon kun ordo ni bezonas grupon, kaj por tio ni kreis la grupon “Esperanto-Kooperativo”. Sed bedaŭrinde nun nur la posedanto havas ĉiujn rajtojn. Ni sendis mesaĝon al la posedanto ke igu unu el ni kunposedanto, sed li ankoraŭ ne respondis kaj ni tute ne scias kiam li respondos.

    Se nun Bergino transdonus la landon al la grupo, ni nenion povus fari en la lando ĝis la reveno de la posedanto.

    Tial ni devos krei novan grupon kun pluraj kunposedantoj, kaj post la apero de la grupo finfine Bergino povos transdoni la landon al la grupo, kaj post tio finfine ni povos ekkonstrui kursejon kaj aliajn konstruaĵojn.

    Por mi esperantujo en DV preskaŭ ĉiam estas senhoma kaj malvigla, ĉar mi loĝas en malvigla duonsfero. Sed mi kredas ke por teni kaj vigligi nian agadon en DV ni bezonas nian propran landon kaj certe ankaŭ la malnova Esperanto-Lando tiel funkciis. (Sed kompreneble mi ne bone sciis pri tio, ĉar ĉiam, kiam esperantujo estas vigla, mi dormas. ;-)

  7. Mi proponis jam al vi ke vi translogxigxu al Euxropo :-) Bone, sen sxerco… Mi bedauxras ke inter ni estas tempdiferenco. Ni devas sercxi okazon, kio estas tauxga por cxiuj esperantistoj en la tutmondo.

    Jes, mi konsentis kion vi diras pri la nova grupo. Se ne ekzistas alia solvo ni faru rapide.

  8. Jes, mi memoras la proponon de vi. Sed mi ankoraŭ ne decidis en kiu urbo mi transloĝiĝu. :-)

    Por mi havi renkontiĝojn aŭ lecionojn semajnfine estas oportunaj. Ĉar semajnfine mi preskaŭ ĉiam estas libera, kaj mi povas enlitiĝi pli malfrue kaj vekiĝi pli frue ol kutime. Ekzemple mi facile povos vekiĝi je la sesa (ĉe vi eŭropanoj la horo estas la dudek-tria, ĉu ne?).

    Nu, mi provis konstrui kursejon por nia nova lando, kaj la konstruaĵo ankoraŭ restas super la ĝardeno de Unjo.

    http://slurl.com/secondlife/MM21/235/38/726

    Provu ĝin.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: