Afiŝita de: Henriko | 04.04.2009

Kiel resti en kontakto dum vojaĝo?

Ni supozu, ke vi vojaĝos. Dum la vojaĝo vi ne havos eblecon uzi Duan Vivon. Sed vi ja havos la eblecon legi vian reto-poŝton, ekzemple per la komputilo de amiko aŭ ie en reto-kafejo. Kiel resti en kontakto kun la geamikoj en DV?

Simple! Antaŭ ol ekvojaĝi, eniru DV-on kaj faru jenon:

  • malfermu la menuon Redakto
  • klaku sur Preferoj
  • trovu la rubrikon ‘IM-opcioj’
  • klaku sur la kvadrateto ĉe ‘Sendu IM-ojn al la retadreso’

Ekde tiu momento, ĉiu Individua Mesaĝo (IM), kiu estos sendita al vi en DV, estos plusendita al via ret-adreso (tiu, per kiu vi siatempe enskribiĝis ĉe DV). Vi do ricevos ĝin kiel normalan ret-leteron. Krome, vi ankaŭ povos respondi al ĝi en la sama maniero, kiel al normala ret-letero. Via respondo estos sendita al DV kaj aperos kiel IM ĉe tiu, kiu skribis al vi!

Atentu! La nomoj de butonoj ktp diferencas de lingvo al lingvo. Ĉar ankoraŭ ne ekzistas Esperanta versio de DV, ni uzas ĉi tie provizorajn Esperantajn nomojn. Vi bezonas traduki ilin al via lingvo por trovi la celitajn objektojn. Estas nia celo, ke ĉi tiu kaj aliaj konsiloj estu poste kolektitaj en gvidlibron de Dua Vivo en Esperanto.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: