Afiŝita de: Henriko | 01.04.2009

Kiel memori, kiu estas kiu?

En Dua Vivo oni tre facile konatiĝas kaj amikiĝas kun homoj el la plej diversaj landoj kaj medioj. Tio estas unu el la plej belaj aspektoj de DV. Tiujn samajn homojn oni facile rekonas poste, dank’ al la nomoj, kiuj oportune ŝvebas super la kapoj. (Imagu, kia ĥaoso estus, se oni devus rekoni la homojn nur laŭ la aspekto — ĉar la plimulto senĉese ŝanĝas siajn formon kaj veston!)

Aliflanke, la listo de amikoj emas daŭre kreski, kaj eĉ la unikaj nomoj ne garantias, ke vi sukcesos memori, kia homo estas tiu, kiu portas la nomon. Kiel memori, ekzemple, ke “Aloisio Mecklenburger” estas fakte ĉino?

Feliĉe, ekzistas brila solvo por tiu problemo. Multaj DV-anoj neglektas plenskribi sian profilon, sed vi mem povas kompletigi ĝin! La lasta paĝo de ĉies profilo estas rezervita nur por vi, kaj tute konfidence. Tie vi rajtas skribi ĉion ajn laŭplaĉe. Neniu alia povos legi aŭ viŝi viajn notojn — eĉ ne la profil-posedanto mem! Tie, do, vi notu ĉion, kio helpas vin memori la personon. Ekzemple:

  • “knabino 88-jara”
  • “absoluta idioto”
  • “japandevena svedo kun araba edzino kaj 9 hundoj”
  • “eterna komencanto”
  • “persekutas ĉiujn inojn”

ktp, ktp.

Kompreneble, ĉiuj viaj gekonatoj havas ankaŭ sian propran paĝon en via profilo, kie ili skribas tute sincere pri vi! Kaj neniam vi povos legi, kion ili skribis…

[Estas nia celo, ke ĉi tiu kaj aliaj konsiloj estu poste kolektitaj en gvidlibron de Dua Vivo en Esperanto.]


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: