Afiŝita de: Lariko Melnik | 28.03.2009

Nia nova Esperanto-lando

Finfine Bergino trovis por ni belan kaj realisman solvon. Ŝi parolis kun la posedanto de Muse Village, Ey Ren, kaj li havis tutan novan proponon por ni. Li posedas kelkajn insulojn (privatajn regionojn). Lia propono estas, ke ni luu parton de insulo de li. Ĝi estas aranĝita kiel aparta insulo, ĉirkaŭata de maro. Estas kelkaj najbaroj en la regiono, sed ili estas malmultaj kaj trankvilaj.

La plano estas, ke la Dancejo Muse translokiĝus tien, kaj estus spaco ankaŭ por la kursejo kaj por placo. Se aliaj esperantistoj dezirus mem aĉeti sian propran domon apude, eblus laŭbezone grandigi la spacon.

La luprezo estus L$ 16000 monate. Ni povus uzi 2000 konstruerojn. La dancejo jam prenas pli ol 600, sed la kursejo estas relative simpla spaco, kiu verŝajne ne postulas tiom da eroj. 100 rolfiguroj povas esti en la regiono samtempe.

Jen foto de la ejo dum vizito de la provizora estraro. Nun oni vidas tie nur montojn, herbejon kaj maron, sed tio povus fariĝi nia nova hejmo! Mi proponas, ke anstataŭ la kurso lundon ni faru komunan viziton al la nova ejo. (Vidu apartan mesaĝon.)

nia-nova-esperanto-lando

Nun venas la serioza parto: kiel ni pagos L$ 16000 monate? Ni parolas nun pri vera mono: temas pri proksimume US$ 62 aŭ € 47 ĉiumonate. Multaj homoj estus pretaj pagi L$ 1000 ĉiumonate ($4), sed sufiĉe ŝokiĝus, se oni petus ilin pagi $ 48 por la tuta jaro. Aliflanke, ni ne povas dependi pri ĉiumonataj pagoj, ĉar certe multaj homoj pagus tre volonte la unuan fojon, sed poste forgesus, aŭ forlasus DV-on, aŭ simple ne plu dezirus pagi. Por la kasisto, konstante memorigi kaj peti monon estus senfina tasko.

Kion ni faru? Kelkaj homoj pli volonte pagus por tri monatoj aŭ ses monatoj ol por tuta jaro. Tio estus unu solvo: ke tiuj, kiuj povas permesi al si, prefere pagu por la tuta jaro, dum aliaj pagu por 3 aŭ 6 monatoj laŭ sia kapablo.

Dum la kunsido de la provizora estraro, ni ne sukcesis veni al konkreta propono pri la pagoj, interalie ĉar ni ne scias, kiom la esperantistaj DV-anoj estus pretaj pagi. Estas ankaŭ la demando, kiel oni transpagas grandajn sumojn. Verŝajne ni devos malfermi konton ĉe UEA por homoj, kiuj deziras pagi per “vera mono”, dum aliaj preferus pagi per Linden-dolaroj interne de DV.

Mi volas ankaŭ citi el letero, kiun mi ĵus ricevis de Emilio Cid (kiu ne povis partopreni la kunsidon). Mi proponis al li la ideon, ke homoj en okcidenta Eŭropo, Japanujo kaj Nord-Ameriko devus pagi pli ol homoj en aliaj mondopartoj. Li respondis jene:

“La ideo dividi la kotizon en du kategorioj estas bona. Mi kopias informojn de UEA:

La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto, laŭ la jena grupigo:
A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj menciitaj ĉi-sekve sub B;
B: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.

Laŭ la tabelo de UEA, la kotizo B estas 75% de la kotizo A. Do povus estis A=$ 20 , B= $15 aŭ A=$ 24, B= $ 18. Fakte estas pli facile por eŭropano pagi $ 20, ol por brazilano pagi $ 15. Sed ne tiom gravas ĉar estas alia aspekto; por eniri DV-n oni devas esti sufiĉe riĉa por aĉeti fortan komputilon kaj pagi rapidan interretan konekton.”

Do jen mia persona propono: mi (Lariko) proponas, ke estu jarkotizo de US$ 24 por la A-landoj de UEA, kaj US$ 18 por la B-landoj. Estus preferinde, ke oni pagu por la tuta jaro, sed tiuj, kiuj ne povas permesi al si tiel grandan elspezon en unu fojo, rajtus pagi por 6 monatoj aŭ por 3. Ne forgesu, tamen, ke ni devos iel trovi US$ 62 ĉiumonate por pagi la luon de nia nova Esperanto-lando. Atentu, ke la kotizo, kiun mi nun proponas, fakte ne kovros nin por la tuta jaro, sed mi ne kuraĝas postuli pli grandan sumon. Do tre verŝajne ni devos peti pli da mono post kelkaj monatoj.

Bonvolu ne jam sendi monon, ĉar ni devos ankoraŭ solvi la praktikajn demandojn pri transpagado. Mi provos doni pri tio pli da informoj lundon vespere.


Responses

  1. Mi demandas min, kiel oni solvas aŭ solvu la problemon pri jura personeco. Por malfermi konton cxe UEA, ekzemple, oni bezonas esti aŭ natura persono aŭ jura persono (laŭleĝe kreita asocio, grupo, firmao k.s.) Mi ne volas kompliki la afero, sed …

  2. Ha, ĉu vere? Tio estas komplikaĵo, ĉar ŝajnis al mi plej simpla, ke ni tenu konton ĉe UEA por nia agado en DV. Kompreneble, mi jam havas konton ĉe UEA, do eble mi povus malfermi apartan konton sub mia (vera) nomo aparte por la agado en DV.
    Sed ni ankaŭ diskutis la eblecon pagi per Paypal ktp. do povus esti, ke ni povus iel aranĝi la aferon ne pasante tra UEA. Sed ie ni devos teni la monon, kiun ni supozeble ricevos parte ekster DV.

  3. Post pripenso mi kredas, ke mi troigis la problemon pri malfermo de konto. En la praktiko, certe la kontisto de UEA ne postulas cxiam pruvojn pri laŭleĝa ekzisto de iu organizaĵo, kiu volas teni monon en Roterdamo. Se ĝi nur ŝajnas iom fidinda…

  4. Efektive, mi neniam imagis, ke UEA estas tiel burokrata pri malfermo de konto!

  5. Jen la reguloj, kiujn ni devos obei, se ni luos.

    REGULOJ DE LA INSULARO DE HEIM
    Ne ĝenu aliajn, estu afabla kaj ĝentila. Krom tio, faru kion vi volas.
    Bonvolu respekti la privatecon de aliaj loĝantoj kaj iliaj hejmoj. Ne konstruu senpermese.

    Terpecoj, kiuj ne estas hejmoj de unuopuloj, devas
    esti uzeblaj de ĈIUJ, ne limigitaj al specifaj grupoj, tipoj de rolfiguroj ktp.

    KONSTRUREGULOJ:
    – Surteraj konstruaĵoj ne rajtas esti pli altaj ol 30 metroj.
    – Aerejoj kaj aliaj enĉielaj konstruaĵoj devas esti ĉe 300 metroj aŭ pli alte.
    – Oni rajtas uzi eregojn (angle “megaprims”). Bonvole pripensu racie. Ĉiam certiĝu, ke viaj eroj restas entute ene de la limoj de via terpeco.
    – Konstruaĵoj, koloroj kaj surfacfiguraĵoj devas harmonii kun la landformo kaj ĉirkaŭaĵoj. Uzu vian racion. Se vi estas senracia, pridemandu.
    – Ne trouzu ĉi tie apartajn efektojn kiel ekzemple moviĝantaj surfacfiguraĵoj, ekbriletado, pecetoj, brileco ktp. Pridemandu laŭnecese.

    TERPECREGULOJ:
    – Luprenanto ne povas mem ŝanĝi la terformon – petu la laboristojn de la posedanto fari ŝanĝojn, se vi deziras.
    – Al unuopuloj oni povas malpermesi eniri la terpecon per la ilo “Pri la Lando” (la nomo kompreneble dependas de la nacilingva versio). La laboristoj povas malpermesi rolfigurojn de la tuta areo, se vi faras peton kun sufiĉa pruvo. Krom tio, ĉiu terpeco devas esti permesata al ĉiuj por eviti videblajn ĉelimajn barilojn kun la teksto “NE ENIRU” (nacilingve). Vi rajtas uzi sekurigilon por privateco. La sekurigilo devas averti senpermesulon almenaŭ 30 sekundojn antaŭ la forigo per “EJECT” (simpla forpuŝo al najbara loko, NE hejmensendo). Demandu laŭnecese pri detaloj.
    – La posedanto rajtas dividi kaj kunigi aĉetitajn terpecojn. Vi rajtas plue ludoni la terpecon tute aŭ parte, sed ne pluvendi ĝin. Tamen vi rajtas donaci la terpecon al grupo.

  6. Dankon, Taneli kaj Bergino. Mi obeos la regulojn. Ankaŭ en MM21, en kiu mi havas mian lokon, havas similajn regulojn. :-)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: