Afiŝita de: Lariko Melnik | 25.03.2009

La provizora estraro eklaboris!

Verŝajne kelkaj legantoj de ĉi tiu blogo komencas pensi, ke ni ne plu serĉas solvon pri nova Esperanto-lando.

Fakte ni ja formis provizoran estraron, kaj ni diskutas inter ni per retpoŝto. La membroj de la provizora estraro estas: Babilonto Karu, Bergino Dale, Bonulo Runo, Cyril Svoboda, Dorina Landar, Emilio Cid, Erick Nykvist, Karl Heinkel kaj Lariko Melnik. Ne maltrankviliĝu: poste ni ja organizos verajn elektojn, por ke estu demokrate elektita estraro! Sed ĉar la problemo estas urĝa, ne estas tempo por organizi tion tuj.

Kaj pri kio diskutas tiu provizora estraro? Praktike estas du proponoj. La unua estas la malavara oferto de Karl. Li proponis mem aĉeti insulon, se ni povos trovi tri aliajn aĉetantojn por dividi la kostojn. La alia estas, ke ni luu aŭ aĉetu aliajn ejojn ĉirkaŭ la Muse-dancejo.

Mi ne klarigos ĉi tie la argumentojn por kaj kontraŭ la du proponoj. (Eble la aliaj provizoraj estraranoj volos aldoni en la komentoj.) Certe ambaŭ havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn, kaj pri tiuj ni nun diskutadas inter ni.

P.S. Lastmomente aperis tria propono: ke ni luu terenon de profesia ludonisto.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: