Afiŝita de: Bonulo | 22.03.2009

Raporto el VB 6

Sub la ĝardeno de Unjo mi havas ĉambron kiel kelkaj el vi jam scias. Oni povas ĝui babiladon sidante sur la sofoj aŭ kusenoj, kaj sekure povas ŝanĝi sian vestaĵon en la vestŝanĝejo. Kaj hodiaŭ posttagmeze mi metis ses benkoj sur kiuj multaj homoj samtempe povas sidi. Ni povas havi kunsidon tie, ĉu ne?

Ĝardeno de Unjo

  
 
 
Nu, hieraŭ mi rimarkis ke nekonatino, kies nomo estas Jeyra783101 Fallen, estis ĉe mi. Mi alparolis ŝin esperante (Kvankam ĉiuj loĝantoj de MM21 kaj preskaŭ ĉiuj vizitantoj de MM21 estas japanoj, mi tamen komence alparolas esperante. Tial kelkaj el la loĝantoj de MM21 pensis ke mi ne estas japano.), sed ŝi respondis angle. Mi komprenas la anglan lingvon, sed bedaŭrinde nur iom. Sed feliĉe tiam Ginko kiu povas paroli angle venis. Ginko demandis ŝin ĉu vi povas paroli esperante. Ŝi respondis ke ŝi povas kompreni Esperanton, sed nur iom, ĉar ŝi estas komencantino. Kaj ŝi diris ke sed sia frato, Jesuo bone komprenas Esperanton…

Jesuo? Jesuo Dudek?!
Ŝi respondis ke jes.

Ĉu vi memoras lin? Hodiaŭ mi revidis lin ĉe mi, kaj informis ke Esperanto-Lando malaperis kaj ni nun serĉas landon por rekonstrui Esperanto-Landon. Hm… Ankaŭ Esperanto Kanto demandis Ginkon kial Esperanto-Lando malaperis. Mi ekpensis ke mi devas meti informtabulon pri la malapero de Esperanto-Lando kun ligilo de nia blogo en mian lokon.


Responses

  1. Koran dankon Bonulo!
    Kaj la ideo estas ege bona. Same la afiŝo. Gxi ja esprimas nian nunan situacion, kaj la verda surskribo staras tie, en la dezerto, kiel vekrio…
    Metu la afiŝon, kiel eble, en plej multaj lokoj.

    Dankon al vi, ankaŭ pro via afabla gastemo kaj zorgemo pri niaj kunvenoj!

  2. Ne dankinde.

    Oni povas preni la afiŝon, ĉar mi faris ĝin kopiebla. Sed mi timas, ke neesperantistoj miskomprenos la afiŝon, ke la tereno, en kiu la afiŝo metas, estas vendata. :-)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: