Afiŝita de: Bonulo | 15.03.2009

Raporto el VB 5

Lastatempe ni japanoj (Ginko, Namikaze, kaj mi) ofte havas babilkunsidon en Verda Babilejo. Ankaŭ hodiaŭ kiam mi ensalutis en Duan Vivon, mi tuj rimarkis ke ankaŭ Ginko estas konektita. Sed strange ŝi ne estas en Verda Babilejo. Mi tujmesaĝe salutis kaj demandis ŝin kiel ŝi fartas, kie ŝi estas, kion ŝi faras. Ŝi respondis ke ŝi bone fartas sed iom laca, ĉar ŝi laboras en Kumamoto.
 
 

 
B: Saluton, Ginko. Kion vi faras? (Jes, ni malofte interparolas japane.)
G: Mi vendas ĉinan vermiĉelon.
B: Jes, mi vidas. Sed Kial? Kial vi vendas ĉinan vermiĉelon?
G: Ĉar mi bezonas monon.
B: Por aĉeti novajn vestaĵojn?
G: Ne.
B: Por aĉeti novan haŭton?
G: Ne.
B: Kial do vi bezonas monon?
G: Por nia agado.
B: Por nia agado?! Ho!! Ĉu vere?! Vi estas tre bona knabino, GInko!!
G: Dankon.
B: Bone, do donu al mi unu bovlon da ĉinaj vermiĉeloj!!
G: Ne.
B: Ne? Kial ne?
G: Ĉar mi tute ne scias kiel mi povas doni ĝin al vi.


Responses

  1. Ginko estas bona agadantino.
    Mi devu eble fari la samon por nia komuna afero. :-)

  2. :-)))

    Ankaux mi kuiris jam tie. Cxe mi vidis tie ankaux Angxelan, kiu plantis rizon. Do, eble, ni cxiuj laboras pro nia nova lando :-)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: