Afiŝita de: dorina2009 | 15.03.2009

Ideo pri nova Esperanto-Lando

La ŝoka malapero de Esperanto-Lando multajn aktivigis.

La plej konkreta plano estas de Karl Heinkel, kiu aĉetis regionon, kun sufiĉe konkretaj ideoj.

„ Mi pretus elspezi la unuajn 1000USD por aĉeti regionon, sed estas 3 kondiĉoj :

– bona certeco, ke mi sukcesos revendi 75% de la regiono (ĉirkaǔ la urbocentro) dum la 6 unuaj monatoj;

– bona certeco, ke la estraro sukcesos aĉeti la urbocentron dum la 12 unuaj monatoj (ĝi povos ekzemple peti donacojn de la uzantoj kaj post la aĉeto, pagigi la aliron al certaj lokoj, ktp.)

– tuta certeco, ke la estraro respektos la (diskutitan) normaron post la aĉetado.”

Tio, laŭ mi, estas plenumebla, kaj kongruas kun la celoj de la nove fondita grupo, pri kreo de nova Esperanto-Lando.

Tiel, mi trovas necesa, ke Karlo „kreus la grupon «Konstruado», kaj la estraro decidu kiuj rajtas membriĝi, kaj kiom ili pagu por tiu rajto”. – kie la „rajto” verŝajne celas kiugrade unuopuloj havu la rajton konstrui, loĝadi, aŭ, ĉu ankaŭ voĉdoni?

Kiel tiu ideo naskiĝis, Karl donas informon: „Kiam mi eksciis pri la perdo de Esperanto-Lando, mi membriĝis al la Esperanto-Kooperativo.

Sed samtempe, mi volis lerni la konstruadon kaj «skriptadon», por mia propra plezuro. Por komenci, mi bezonis projekton. Mi do pensis komenci krei novan Esperanto-Landon, ne vere serioze. Mi do luis regionon, planante konservi ĝin nur dum kelkaj semajnoj, dum mia lernado.

Sed kelkaj interesiĝis pri tio laboro kaj mi komencis pripensi ion pli… granda.”

Karl lanĉan interesajn ideojn pri la normoj en la lando, kaj vere indas diskuti pri ili, eventuale dum iu kunsido – plej oportune okaze de Vendreda Babilrondo, aŭ eble rekte en la regiono mem.

Mi mem ne trovas aparte grava normaron, kiu rilatas „eksteraĵon”, sed ja, ke kiu investas, havu la rajton espliki sian opinion.

Karl planas komunajn ejojn – kiel religio-neŭtrala (!) preĝejo, lernejo (ne nur por Esperanto!), amuzejo, kulturdomo, kaj vendejojn.

Mi pensas, ke kelkaj el ni volonte ankaŭ loĝus en tiu nova lando, se la luprezoj tion ebligas.

karl-1_0021

La urbocentro, kie ricevas lokon la komunaj ejoj.karl-1_003

Kiel ankaŭ la religie neŭtrala preĝejo.

karl-1_004

Kiel dancejon, mi imagas tiaspecan konstruaĵon.

karl-1_005

Estus agrable ripozi, babiladi en parko…

karl-1_006

Loĝeblo por “senhejmuloj”…?

Mi informis vin pri ideoj, realigeblaj… kaj kio estas via opinio?

Firemaw (229, 20, 37)

dorina

 


Responses

  1. Mi opinias, ke en nova EL preĝejo ne estas necesa kaj anstataŭ tio oni povus krei lueblaj loĝejoj por tiuj, kiuj volas havi loĝejon en Esperantujo. La loĝejoj povus esti iom pagaj, kaj tiamaniere ni povos akiri parton de mono por ĉiumonata salajro pri la tero. Simile, kiel iam estis en malnova EL.
    Parko, simila al Ĝardeno de Unjo estus bonega afero. Pri la vendejoj mi ne havas opinion, sed se tio povus iel helpi al nova EL, do kial ne?

  2. Esperantino, Unjo diris al mi, ke ŝi volonte faros la ĝardenon en la nova Esperanto-Lando, kaj por tio ŝi pretas donaci arbojn kaj florojn.

  3. Se mi eblos re-konstrui mian korteton en proponata nova regiono, per la
    sama mono (2400 L$ per 1024 m² monate), mi nepre ekloĝos tie. Kaj mi
    pretas antaŭpagi por tri monatoj. Pri normaro: multaj de vi vidis mian
    korteton: se ĝi ne faŭlis estontajn normojn, mi kontentos. ;-) Mi do
    proponas: se kelkaj de ni skribos tie, kiom da lando li/ŝi pretus lui
    kaj pagi, ni povus decidi, ĉu ni havos sufiĉan monon por tiu plano.

    P.S. Mi ĵus ekvidis la nombroj de Bonulo: pli ol 3500 L$ per 1024 m²
    monate. Aŭ MM21 estas multekosta, aŭ Capitol City ne estis. Tamen… Se
    kalkuli erojn, mi havis 246 per 1024 m², kaj Bonulo havas 375. La prezo
    per ero estas preskaŭ sama. Kaj mi uzis nur duono de miaj eroj.

  4. Ni devus denove kunveni kaj interparoli pri cxi tiu ebleco. Mi bedauxras, ke hodiaux Lariko ne estas hejme, sed eble ni aliaj povus babili denove vespere. Kompreneble, ni cxiuj devus esti kune se ni volas decidi. Eble ankaux aliaj havas ideon.

    Bonulo, Unuye ankaux nun povas krei gxardenon en la tero de Karl. Li nur petis, ke ni ne malbonigu kion li konstruis jam.
    (Ankaux mi plantis jam kelkajn plantojn :-) )

  5. Mielo, mi diris al Unyue pri tio. Sed lastatempe ŝi ne havas sufiĉan liberan tempon por ludi Duan Vivon, ĉar ŝi estas okupita per sia laboro. Ĝis kiam la tero de Karlo ekzistos? Ĝis la dekoka de Marto, ĉu ne?

  6. Mi ne scias gxis kiam Karl luis la teron. Se mi renkontigxos kun li mi demandos de li. Li diris, ke li estas preta lui plu la teron pro sia hobio. Mi pensas ke li gxuos ankoraux la konstruadon. :-)
    Sed ni ne nur pro gxojo de la artefakto sxatus havi novan landon, mi pensas almenaux. Do, ni vere devus anonci novan kunvenon kaj auxskulti ideojn de aliaj.

  7. Mi pluluis ĝis la 25an.

  8. Bone! Do, tiel ankau’ mi havos eblecon viziti g’in!
    Karl, c’u vi bonvolus sendi al mi vian retadreson? Bonvolu skribi al mi c’e lariko@hotmail.it

  9. Jen la tuta propono:

    Mi pretus elspezi la unuajn 1000USD por aĉeti regionon, sed estas 3 kondiĉoj :
    – bona certeco, ke mi sukcesos revendi 75% de la regiono (ĉirkaǔ la urbocentro) dum la 6 unuaj monatoj;
    – bona certeco, ke la estraro sukcesos aĉeti la urbocentron dum la 12 unuaj monatoj (ĝi povos ekzemple peti donacojn de la uzantoj kaj post la aĉeto, pagigi la aliron al certaj lokoj, ktp.)
    – tuta certeco, ke la estraro respektigos la (diskutitan) normaron post la aĉetado.

    Mi kreus la grupon «Konstruado», kaj la estraro decidu kiujn rajtas membriĝi, kaj kiom ili pagu por tiu rajto.

    Kaj alia grava noto : tute ne gravas al mi, ke oni restu en tiu regiono (Firemaw) aǔ ne… Vi jam komencis interesajn diskutojn pri tio!

    * * *

    KONTEKSTO

    Kiam mi eksciis pri la perdo de Esperanto-Lando, mi membriĝis al la Esperanto-Kooperativo.

    Sed samtempe, mi volis lerni la konstruadon kaj «skriptadon», por mia propra plezuro. Por komenci, mi bezonis projekton. Mi do pensis komenci krei novan Esperanto-Landon, ne vere serioze. Mi do luis regionon, planante konservi ĝin nur dum kelkaj semajnoj, dum mia lernado.

    Sed kelkaj interesiĝis pri tio laboro kaj mi komencis pripensi ion pli… granda.

    * * *

    Jen kiel mi imagas novan Esperanto-Landon…

    NORMARO
    Mi kredas, ke gravas havi normaron por la urbocentro, por ke vi ĉiam sentu, ke vi estas en «Esperantio», kiam vi vojaĝas inter la konstruaĵojn, ĉirkaǔ la centra parko, ktp.

    Ne sufiĉas meti grandegan E-flagon meze de loko kaj kolorŝmiri ĉion verde… Mi kredas, ke ni povas krei ion multe pli interesa.

    Ekzemploj da normoj (Diskutendaj, kompreneble!)

    – Ĉiu publika afiŝado estu skribita verde (R 0, G 155, B 0) sur blanko, uzante Times New Roman.
    – Ĉiu multlingva publika afiŝado estu en tiu ordo : EO, EN, ES, FR, PT, AR, RU, CH, JA (tio tre diskutendas)
    – Ĉiu ekstera parto de la publikaj konstruaĵoj devas havi la samajn teksturon kaj koloron. (Tiun brunan, malgajan koloron, kiun vi nun vidas, mi uzis nur ĉar ĝi eblegis bone vidi la kontrastojn dum mi lernis konstrui. Vi trovos, malantaǔ la preĝejo, blokojn por voĉdoni pri la plejŝatata teksturon.

    Sed tiu normaro estus multe tro peza por aĉetantoj aǔ luantoj da terenoj. Tiel, ĝi celus nur la urbocentron.

    Por la tuta regiono, ni havus tion :

    – 25% normita urbocentro
    – 75% nenormitaj terenoj ĉirkaǔ la urbocentro

    SKRIPTADO
    Ni povus fari el la urbocentro de Esperanto-Lando grandegan lernejon! Ni povas «skripti» ĉiujn objektojn, por ke, kiam oni tuŝas ilin, ili diru sian nomon en Eo kaj en la ĉefaj naciaj lingvoj. (Vi povas vidi ekzemplon, klakante sur la (malbelan) fontanon de la centra parko : ĝi afiŝos sian nomon en pluraj lingvoj. Imagu la eblecojn, por la instruado! Ni povus havi arbaron por lerni la nomojn de la diversaj arboj, plantoj, floroj… Ni povus konstrui, en la dua etaĝo de la lernejo, tutan domon kun kuirejo, banejo, ktp.

    LOKOJ

    4 publikaj lokoj ĉirkaǔ la parko :
    – Preĝejo : neǔtrala religi-tema loko, por ke ĉiuj povu diskuti pri religio, filozofio, kredoj, kultoj, ktp.
    – Lernejo : unu etaĝo por la klasejo kaj unu etaĝo por virtuala domo kun «skriptitaj» objektoj.
    – Amuzejo : unu etaĝo por dancejo kaj alia por pli… intimaj kontaktoj (pagigo-ebleco!)
    – Kultura Centro : unu etaĝo por biblioteko kaj alia por naciaj festoj.

    4 vendejoj (la 4 aliaj pli malgrandaj terenoj ĉirkaǔ la parko)

    La resto estus vendota.

    ****

    Mi bone scias, ke mi estas tuta novulo en E-DV. Mi ankaǔ konsentas, ke pluraj el vi pensos, ke mi estas trokontrolemulo pro mia deziro havigi al ni tiajn normojn. Mi simple bezonas scii, ĉu la plimulto konsentas aǔ ne.

    Mi ankaǔ bezonas scii kiom da personoj kontribuus (aĉeto/luado) ĉiumonate. Ĉu tiuj, kiuj nun havas E-lokojn (La Muse Dancejo, Esperanto Babilejo, Esperanto-Bazaro, ktp.) pretas vendi siajn terenojn kaj translokiĝi en Esperanto-Landon?

    Se ne funkcias, mi verŝajne tamen aĉetos terenon en iu estonteca Esperanto-Lando. Mi simple zorgus pri miaj propraj aferoj! :) MDR

    Karl

  10. Saluton, Karlo. Via ideo pri skriptado estas interesa. :-)

    Nu, la posedanto de La Muse Dancejo ne estas esperantisto, sed amiko de Bergino. Mi ne certas pri tio, sed mi pensas ke se ni havos nian propran dancejon en la nova Esperanto-Lando, li forlasos la dancejon. Mi ne volas tion, ĉar mi amas la dancejon (kaj amis la malnovan centron de Esperanto.). Tial mi pensas ke havi nian novan Esperanto-Landon en The Muse Village kie jam ekzistas nia dancejo kaj ekzistis la malnova centro estus plej bona. :-)

    Kaj ankaŭ ni (mi kaj Unyue) tute ne pensas transloki nian Verdan Babilejon en la novan Esperanto-Landon. :-)

  11. Ege interesaj estas tiuj vidpunktoj, bezonoj pri Esperanto-Lando… ja, kiom da kapo, tiom da ĉapo, aǔ iel tiel esprimas tion la proverbo.a..
    Sed, tamen ne estas absolute necesa ankaǔ tio, ke post la renaskiĝo de Esp-Lando, ĉio estu jam tie… Ni, esperantistoj estas ja vojaĝemaj, ĉu ne? Kaj tute facile, senpage, senprobleme ni povas ja “veturadi” el iu esperantista loko al la alia… viziti la belegan ĝardenon de Unyue, la beletosan arbaron de Bonulino…
    Estas tamen vere gravaj kondiĉoj, pri kiuj la provizora estraro espereble baldaǔ decidos.
    Kaj ni ŝanĝu niajn pensojn ĉi-teme, hodiaǔ, dum la Vendreda Babilrondo!
    ĝis tiam!
    :)))


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: