Afiŝita de: Bonulo | 15.03.2009

Homestead?

Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis en mia komento pri la aspekto de nia nova lando ke mi sendis mesaĝon pri nia problemo al la posedantino de MM21(kie mia loko “Verda Babilejo ekzistas.) kaj Sarushima (kiu situas apud MM21). Bedaŭrinde ŝi respondis ke ŝi nun ne havas neokupitajn terenojn. Sed ŝi proponis al ni ke ŝi povus prepari terenon (Homestead SIM aŭ Openspace SIM) por nia celo.

Jen la detaloj:
Homestead SIM ampleksas 65 536 kvadratajn metrojn, kaj tie oni povas uzi 3 750 erojn, sed tie pli ol 20 rolfiguloj ne povas esti samtempe. Por subteni Homestead SIM oni bezonas pagi 95 US-dolarojn monate, kaj antaŭ ĉio devas pagi 375 US-dolarojn.
Ankaŭ Openspace SIM ampleksas 65 356 kvadratajn metrojn, sed tie oni povas uzi nur 750 erojn, kaj pli ol 10 rolfiguloj ne povas esti samtempe. Por subteni Openspace oni bezonas pagi 75 US-dolarojn monate, kaj antaŭ ĉio devas pagi 250 US-dolarojn, sed mi pensas ke ĝi tute ne taŭgas por nia celo. (Ambaŭ specojn povas aĉeti nur personoj kiuj jam havas almenaŭ unu Full-Region. Ankaŭ Full-Region ampleksas 65 536 kvadratajn metrojn, sed tie oni povas uzi 15 000 erojn, kaj 100 rolfiguloj povas esti samtempe. Sed oni bezonas pagi 295 US-dolarojn kaj antaŭ ĉio devas pagi 1 000 US-dolarojn.)

Kiel vi opinias pri la propono de ŝi? Ĉu por nia celo Homestead estas sufiĉa? Mi komence pensis ke ĝi estus sufiĉa kaj bona. Ĉar Homestead estas ne tiom multekosta, kaj ni malofte havas renkontiĝon kiu havas pli ol dudek rolfigulojn samtempe. Sed!! Ho ve, mi forgesis pri la lecionoj!!

Nu, Verda Babilejo havas 3 600 kvadratajn metrojn (MM21 estas Full-Region.), kaj tie mi povas uzi 1 318 erojn. Por lui la terenon mi pagas 12 375 Linden-dolarojn monate (sed ĉifoje mi ne bezonas pagi, ĉar mia kunloĝantino, Unjo pagos. :-) , sed nun oni nenion bezonas pagi antaŭ lui la terenon.


Responses

  1. Ĉu temas pri ĉi tiu Homestead?

  2. Ne, Esperantino. Tio kion mi diris temas pri tute alia. (Mi ne sciis SIM kies nomo estas “Homestead” ekzistas.) “Homestead” estas unu el specoj de SIM-oj (Full, Homestead, kaj Openspace).

  3. Ah, mi komprenas jam :-)

  4. Malofte kolektig’as pli ol 20 rolfiguroj samtempe, tamen tio ja foje okazas, ekzemple dum nia krizokunveno! Ankau’ en aliaj apartaj okazoj, ekzemple kiam estas prelego. Lau’ niaj g’isnunaj spertoj, ni bezonas lokon, kiu povus enteni g’is 30 rolfiguroj.
    Kaj kompreneble, ni esperas, ke la nombro da vizitantoj iom post iom kreskos (kiel efektive jam okazas), do ni ne volas ac’eti spacon, kiu tro limigos nin estontece.
    Aliflanke, mi opinias, ke estas nerealisme supozi, ke ni sukcesos pagi pli ol US$50 c’iumonate. C’u tereno, kiu realigos c’iujn el tiuj kondic’oj, ekzistas?

  5. Bone, mi komprenas, Lariko. :-)

    Nu, hieraŭ mi ricevis mesaĝon de la posedantino de MM21 kaj Sarushima, Maki. Ŝi diris ke baldaŭ unu loĝanto de Sarushima (Homestead) forlasos sian terenon. Sed bone, mi diros al ŝi ke ni ne bezonas la terenon pro la teknika problemo, kaj denove dankos al ŝi pro ŝia propono.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: