Afiŝita de: Bonulo | 12.03.2009

Pri la aspekto de nia nova lando

Jen la fotoj pri kiuj Lariko menciis en sia komento pri “Krizo-kunveno de la 9a de marto”.
 
 

Prelegejo kiun Lariko foje vizitis


La biblioteko de Princeton University


La Holocaust Museum
 
 
Dankon, Lariko. Ankaŭ mi ŝatas la aspektojn de la prelegejo kaj de la biblioteko. Ankaŭ la muzeo estas bona, sed mi devas diri ke la aspekto estas tro malluma kaj malgaja. :-)

Ankaŭ mi mem konstruis kaj aranĝis miajn loĝejojn (mi estas ŝanĝema). Sed ili ĉiam havas tro simplajn kaj tro neluksajn aspektojn kiel vi jam rimarkis, sed mi pensas ke oni ne bezonas tiom multe da eroj (kiom da eroj ni povos uzi en la nova lando: tio estas plej grava.) por konstrui konstruaĵon kiu aspektas kiel miaj, kaj en tiaj lokoj oni povas movigi sian rolfigulon facile.

Kaj mi pensas ke en nia nova lando ni devos havi translokigilojn al aliaj esperantaj lokoj kaj diverslingvajn afiŝojn pri Esperanto por neesperantigitaj vizitantoj.


Responses

  1. Tia prelegejo ne tro taŭgas por niaj kursoj. Ĝi aspektas tro formala. Krome, homoj, kiuj malfrue alvenas, malfacile povas eksidi meze de iu seĝovico sen ĝeni la najbarojn. Al mi persone plaĉas la aranĝo, kiun ni havis en E-lando.

  2. Je mi konsentas kun Henriko, la salono tro similas al klasĉambro. Estus pli bone se oni povus iom vidi la partoprenantojn, kiel en salono kun sidiloj duoncirkle aranĝitaj.

  3. Mi skribis kelkaj vortoj pri “aĉeti” kaj “lui” en DV. Mi ne scias la plej bonan metodon por publikigi ĝin, do mi metas ĝin tie en komento.

    Ĉiu lando en DV estas aŭ kontinento (“mainland”) aŭ insulo (“estate”). Oni povas aĉeti aŭ terenon en kontinento, aŭ tutan insulon. Oni NE POVAS aĉeti terenon en insulo (ekz. kvaronon de insulo), oni povas nur LUI ĝin! Tamen… Kiam oni promenas sur insulo (ekz. eksa Capitol City), oni eblas vidi “aĉeteblan landon” (“land for sale”), kaj, se oni aĉetas ĝin, la landa informilo montras ke oni estas posedanto. Kio ne veras? Kvankam oni estas nomata “posedanton” per informilo, la veran posedanton daŭras esti la posedanto de tuta insulo. Kaj li/ŝi povas iam ajn forĵeti onin el insulo. Ĝuste tio okazis.

    Do, ĉu ni ne devas “aĉeti” (fakte lui) landon en insuloj? Ne, kial? Sed ni devas fari tion nur se ni kredas la posedanton de insulon. Kiel oni sciiĝos kion kredi kaj kion ne kredi? Tion mi ne scias. Aliflanke, kiam oni aĉetas landon en kontinento, oni vere aĉetas ĝin, kaj iĝas plenrajta posedanto. Tio estas bone, sed kio estas malbone? Oniaj najbaroj estas plenrajtaj posedantoj ankaŭ. Ili povas, ekzemple, konstrui altan muron proksime de limo, kaj oni ne havos la belon vidaĵon plu. Via lando estas via, sed forgesu pri promenoj apud ĝin.

    Pri prezoj: se oni volas aĉeti (vere aĉeti) la lando en kontinento, oni bezonas: (1) Esti paganta (“premium”) uzanto de DV. Tio kostas ĉirkaŭ 10 US$ (ne Linden$!) monate, kaj oni devas havi kreda karto aŭ PeyPal konto (mi mem havas nenion). (2) Aĉeti landon de malnova posedanto. Prezoj varias, sed norme komencas de 4 L$ de unu m² kaj pli multe (4096 m² tereno norme kostas 17000-20000 L$ kaj pli multe). (3) Pagi imposton ĉiumonate. La imposto por 4096 m² tereno estas 25 US$ (ne Linden$!) monate. Notoj: 4096 m² estis, ekzemple, la Esperanto Bazaro de Bonulino. La Biblioteko estis 1024 m². 1 US$ = ĉirkaŭ 280 L$, do 25 US$ = 7000 L$. Aliflanke, la lua prezo en tipa insulo estas ĉirkaŭ 10000 L$ per 4096 m² monate, kaj oni povas trovi landon sen “aĉeta” pago, nur monata.

    Do, ni bezonas decidi: aŭ ni aĉetos landon en kontinento, aŭ ni luos ĝin en insulo. Kaj kiom da lando (areo) ni akiros. Ni havas ankaŭ unu plu ŝancon: mia amiko, kiu posedas tutan insulon, proponis al mi iom da landon senpage por “iu interesa projekto”. Esperanta lernejo certe estas interesa projekto, sed la insulo ne estas dezerta, kaj kutimaj loĝantoj ne ĉiam estas amikema. Tial mi opinias, ke ni devas esplori tion nur se ni ne havas monon por aĉeti aŭ lui landon alie. Rezerva ŝanco, ne plu.

    P.S. Pardonu min por mia terura lingvo! Mi estas nur eterna komencanto!

  4. Dankon pro via bona kaj grava klarigo pri “aĉeti” kaj “lui” en DV.

    Do, mi pensas ke lui insulon estas pli bona ol aĉeti landon en kontinento. Ĉar mi ne volas altan muron en la limo. Ha, mi rememoris ke ankaŭ la posedantino de MM21, en kiu insulo mi loĝas, ne volas havi najbarojn. Tial MM21 situas en la maro sola. :-)

    Ankaŭ en MM21 troviĝas tri aŭ kvar vakajn kvartalojn, sed bedaŭrinde en MM21 nur japanlingvanoj povas lui terenon (jes, fakte mi kaj aliaj japanaj esperantistoj povas kompreni la japanan, kaj flue japane paroli.), kaj ili estas tro malgrandaj por nia celo. La posedantino havas ankoraŭ unu insulon “Sarushima” kiu situas proksime de MM21. Sed bedaŭrinde ankaŭ Sarushima nun estas plenplena.

    http://slurl.com/secondlife/SaruShima/93/143/22/

  5. Mi ĵus sendis demandmesaĝon al la posedantino de MM21 kaj Sarushima retpoŝte.

    1. Ĉu baldaŭ terenoj de Sarushima vakos?
    2. Se jes, ĉu ni esperantistoj povus lui la terenon?

  6. Se temas pri kursejo – verdire al mi ne tro plaĉis sidlokoj en E-Lando. Pli bela estas prelegejo apud malnova centrokursejo kie Kyutaro faras siajn kursojn.

    Bonulo, ĉu Sarushima ne estas tro malgranda? Aŭ ĉu oni povos pli grandigi ĝin?

  7. La duono de la SIM, Sarushima estas la maro, kaj neniu povas lui terenon tie. Nun du personoj luas terenon en la alia duono, kaj nur okono restas vaka. Sed mi pensis ke ili translokiĝus ien, ĉar neniu restas eterne en Dua Vivo. Kvarono de SIM estas sufiĉa, ĉu ne? :-) Mi ankoraŭ ne ricevis la respondon de la posedantino, kaj mi ankoraŭ ne finis mian taskon kiun mi devas fini hodiaŭ. :-(

  8. Amikoj, mi havas demandojn:

    1. Se ni acxeti nian propran insulon, cxu ni pretas igxi insulaj direktantoj?

    2. Cxu estos spaco por cxiuj esperantaj landoj, ne nur por la lernejo? Mi tre deziras ree havi mian bazaron kej arbareton proksime al la landoj de aliaj samideanoj, sed sxajnas ke eble tio ne okazos.

    Mi revas pri “Esperanta vilagxo” kun apartamentoj, lernejo, bazaro, parkoj, biblioteko, ludaj kamparoj, ktp. Cxu cxi tio eblas?

  9. Bonulino, mi kredas ke jes. Ni pretas iĝi insulaj direktantoj. Jes, ankaŭ mi pensas ke viaj lokoj, kiuj estis malnova EL, devas esti ankaŭ en nova EL, kaj “Esperanto-Vilaĝo” estas interesa ideo. Sed mi pensas ankaŭ ke ĉio dependas de tio, kiom da eroj ni povos uzi en nova EL. :-)

  10. […] Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis en mia komento pri la aspekto de nia nova lando en nia blogo “esperantujo en dua vivo” ke mi sendis mesaĝon pri nia problemo al la posedantino de MM21(kie mia loko “Verda Babilejo […]

  11. Laŭ mi, ni bezonas lokon, kie ni povus esti pli ol 20 avataroj samtempe. Ni ne bezonas tre grandan spacon. Do, aŭ ni aĉetu sufiĉe grandan terenon en la kontinento, aŭ ni luu denove en iu insulo. Se ni bone serĉas, ni certe trovos posedanton ni povus fidi al.

  12. Jes, vi pravas, Bergino. Ni bezonas lokon kie pli ol dudek avataroj samtempe povas esti, kaj ni ne bezonus tre grandan spacon. Sed mi samtempe pensas ankaŭ ke havi tutan insulon estus bona. Ĉar se ni havos tutan insulon, tie ni povos konstrui la duan Insulon de la Rozoj. :-)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: