Afiŝita de: Lariko Melnik | 11.03.2009

Provizora estraro

Dum la lunda kunveno, ni parolis pri la neceso elekti estraron por aranĝi aĉetadon aŭ luadon de nova tereno ktp. Aliflanke, aranĝi elektojn postulus iom da tempo, kaj intertempe la afero urĝas. Se ni volas tuj aĉeti/lui novan terenon, necesos decidi rapide, kaj krome necesos fari almenaŭ provizoran aranĝon rilate al la financado.

Tial dum la kunveno ni konsentis, ke intertempe ni bezonas provizoran estraron. Poste ni povos aranĝi pli demokratan voĉdonadon!

Kiuj estu en tiu provizora estraro? Ĝi ne estu tro granda, ĉar mi vidis dum nia lunda kunveno, ke 20 homoj neniam organizos ion ajn! Verŝajne 6-8 homoj sufiĉos por fari seriozajn decidojn. Bonvolu tuj proponi nomojn – aŭ de vi mem, aŭ de aliaj DV-anoj.


Responses

  1. Mi pensas ke vi, Lariko kaj kompreneble Erick, Triksi, Emilio, Henriko, Babilonto, kaj aliaj aktivaj DV-anoj (ekzemple, Dorina, Mielo, Bergino, Esperantino, kaj mi, kaj aliaj :-) estas taŭgaj por la posteno.

  2. En la praktiko, ju pli malgranda la estraro, des pli efike ĝi laboras. Mi pensas pri maksimume 6 personoj, el kiuj verŝajne ĉiam 1-2 ne povos partopreni. Por provizora estraro gravas unuavice la aktiveco de la homoj. Tio pensigas min pri Lariko, Dorina, Bonulo, eble Kyutaro, kaj Erick pro la kontinueco, eĉ se li ne povos aktivi multe.

  3. Saluton karaj mi gratulas vin okaze de viaj klopodoj pri la nia nova lando.Mi volas demandi vin pri la Provizora kursejo.Kio estas tio?
    dankon

  4. Pri provizora estraro: lau’ la g’isnunaj mesag’oj, mi pensas, ke certe devus esti en g’i Cyril, kiu multe laboras nuntempe por informig’i pri lueblaj terenoj. Mi ankau’ proponas Emilion, kiu ne plu tre ofte vizitas DV-on, sed tamen estas bonega organizanto, kiel montrig’is, kiam ni faris la DVUK-on.
    Do, lau’ mi: Erick, mi, Bonulo, Bergino, Cyril, Emilio, Babilonto. Sed ne pli da homoj, c’ar kiel prave diris Henriko, malgranda estraro pli efike laboras.
    Ne forgesu, ke temas nur pri provizora estraro, c’ar la afero estas urg’a. Poste ni povos fari verajn elektojn, kaj doni al c’iuj la eblecon voc’doni.

  5. Giorgosesper, provizora kursejo estas loko kie ni faros kursojn nun, intertempe, ĝis tiam ni denove havos nian propran terenon. Ĝi situas apud la Muse dancejo.

  6. Cyril, c’u vi povus sendi al mi vian retadreson, al mia adreso lariko@hotmail.it ?
    Dankon

  7. Lariko, hieraŭ vespere mi tujmesaĝe diris al Cyril ke vi volas ekscii lian retadreson.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: