Afiŝita de: Lariko Melnik | 10.03.2009

Krizo-kunveno de la 9a de marto

Krizo-kunveno
La kunveno estis sukcesa kaj vigla, kun dudeko da partoprenantoj. (Bonvolu sendi viajn fotojn de la okazo.) Konsiderante la fakton, ke ĝi estis anoncita nur kelkajn horojn pli frue, tio montras, kion ni kapablas fari en krizo!

Tamen mi pardonpetas, ke mi donis la malĝustan horon por usonanoj. Mi tute ne imagis, ke ili jam transiris al la somera tempo! Tial kelkaj homoj alvenis unu horon tro frue. (Nu… pli bone ol alveni unu horon tro malfrue!)

Erick klarigis, ke la posedanto de la tereno, kie troviĝis Esperanto-lando, havis malgajnon kaj do vendis la terenon al nova posedanto. Ŝajne tiu havis neniujn skrupulojn forigi Esperanto-landon kaj nove proponi la terenon por luado.

Por eviti tiajn riskojn estonte, ni diskutis la eblecon vendi mem terenon anstataŭ lupreni. Erick klarigis, ke tamen aĉeti tutan insulon en DV kostas $1000 (veraj dolaroj!) kun posta monata pago de $295. Tio evidente estas ekster nia kapablo. Teorie ni povus aĉeti kvaronan terenon: $250 ŝajnas granda sumo, sed dividite inter 10 aŭ pli da homoj, ĝi ne estus tiel timiga. La problemo estas, ke Linden Lab mem ne vendas kvaronajn terenojn. Ne estas klare, kiom kostus malpli granda tereno sur la ĉeftero. Erick, Cyril Svoboda kaj aliaj esploros.

Ĝis nun Erick persone pagis la luon por Esperanto-lando – kaj ne temas pri sensignifa sumo. DANKEGON al li pro la grandaj elspezoj, kiujn li ĝis nun faris por ni en Dua Vivo! Tamen, estas evidente maljuste, ke unu homo pagu por ĉiuj. Tial ni decidis formi grupon por eventuale aĉeti terenon, se tio estos realisma ebleco, aŭ por pagi regulan luon. Ni ankoraŭ devas decidi la plej bonan manieron por fari tion.

Jam surloke ni kreis la grupon Esperanto-kooperativo, por homoj, kiuj deziros finance subteni aĉetotan aŭ luotan terenon en Dua Vivo. Mi informos pri tio en aparta mesaĝo.


Responses

  1. Dankon, Lariko, pro la ekspresa organizado kaj raportado de la kriz-kunveno! Unu grava demando restis por mi ne respondita, nome: Kia estis la sorto de ĉiuj posedaĵoj de E-lando – la konstruaĵoj, cxefe, sed ankaŭ benkoj k.s.? Ĉu ili estas rehaveblaj kaj/aŭ rekonstrueblaj?

  2. Henriko, versxajne la objektojn estas auxtomate redonitaj al la posedantoj, kaj ili povus trovi ilin en siaj inventaroj. Mi suspektas ke temas pri pluraj posedantoj, pro tio ke estis multaj da stiloj en Esperanto-lando. Tiuj posedantoj, kiuj akoraux aktivas en DV, povos “rekonstrui” siajn objektojn en nia nova Esperanto-lando. Se estas posedantoj kiuj ne plu aktivas en DV, la objektojn versxajne estas perditaj por ni.

  3. Dankon, por bona kaj tre preciza prezento de la problemo kun E-lando. Mi opinias, ke ni, cxiuj geesperantistoj devas helpi al Erick, ne lasu lin sola , por solvi la problemon. Laux mi estas bonege, ke iu zorgas pri la lastaj, sed ni cxiuj devas fari ion. Mi esperas, ke okazos baldaux novan kunvenon en kiu partoprenos ple granda parto de ni, kiuj volonte uzis kaj uzas Esperanto-ajxojn. Do, tiam ni devas jam esti pretaj ne nur proponi, sed ankaux fari ion.

  4. Kompreneble ni povos reuzi malnovajn aĵojn kaj konstruaĵojn, sed mi pensas ke ni devus diskuti ankaŭ pri tio: Kian aspekton nia nova lando havos?

    Dankon pro via raporto, Lariko. Kaj dankon pro via foto, Bergino. Ankaŭ mi havas kelkajn fotojn, sed mi forgesis pasvorton de flickr. :-)

  5. Jes, estus bele, se la kursosalono havus la aspekton de prelegejo, sed ĉar mi mem ne okupiĝas pri tiu flanko de la agado en DV, mi ne scias, kiel praktike estus realigi tion. Mi volus aldoni foton de tia loko, kiun mi iam vizitis (mi kredas, ke ĝi ne plu ekzistas), sed ŝajne ne ekzistas la ebleco aldoni fotojn al respondoj.

  6. Mi pensas ke redaktistoj de nia blogo povus fari artikoleton kun fotoj en la kategorio “Vizitindaj lokoj” por montri kian aspekton nia nova lando preferas havi. Kaj se vi ne estas la redaktisto, sendu mesaĝon kun fotoj, per kiuj montras kiel vi pensas kian aspekton nia nova lando preferas havi, al mi (duavivo ĉe me.com). Poste mi metos ilin ĉi tien.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: