Afiŝita de: Lariko Melnik | 10.03.2009

Esperanto-Kooperativo

Dum la hieraŭa kunveno (vidu la suban mesaĝon “Krizo-kunveno de la 9a de marto), ni decidis formi apartan grupon por tiuj, kiuj deziros finance subteni Esperanto-landon. En kvin minutoj jam 13 homoj aliĝis – verŝajne intertempe aliĝis ankaŭ aliaj. Ni ankoraŭ ne decidis pri specifaj sumoj – tio dependos, kiom kostos aĉeti aŭ lui terenon. Poste ni ankoraŭ devos diskuti la praktikajn aspektojn.

Ni jam decidis, ke eblos kontribui aŭ interne de Dua Vivo per Linden-dolaroj, aŭ per reala mono al UEA-konto. (Nuna penso: verŝajne ni devus krei apartan UEA-konton kun la nomo Esperanto-Kooperativo de Dua Vivo.)

Se vi deziras aliĝi al Esperanto-Kooperativo, vi povas fari tion interne de DV. Notu, ke aliĝo kostas 10 linden-dolarojn. Se vi ne havas konton interne de DV, bonvolu sendi mesaĝon al Erick Nykvist, kaj li aligos vin.


Responses

  1. Mi volas aliĝi al Esperanto-Kooperativo, sed ne kapablis trovi la grupon en DV… La serĉado ne sukcesis trovi tiun grupon !
    Ĉu iu povas klarigi kiel aliĝi.
    Antaŭdankon

  2. Ankaŭ mi havis tiun problemon.
    Se vi trovos la grupon en ies profilo (ekzemple la mia), vi povus klaki sur ĝi tie, kaj tiel malfermu la grupoprofilo.

  3. Jes, ankaŭ mi faris tiel kiel Bergino klarigis, ĉar Esperantino invitis min al la grupo, sed mi perdis la invitilon. :-P

  4. Mi volis lerni kiel konstrui, do mi amuziĝis konstruante virtualan Esperanto-vilaĝon. Mi luis la tutan regionon ĝis la 18an de marto. Tiel, se iu bezonas terenon por provi projecktojn intertempe, ne hezitu. Restas multege da spaco!

  5. Ups… la adreso!
    Firemaw 124, 121, 37

  6. Dankon pro via propono, Karl. Poste mi vizitos vian lokon. Nu, mi aranĝis la adreson, kiun vi montris, pli facile atingebla. :-)

    http://slurl.com/secondlife/Firemaw/124/121/37

  7. Hieraŭ vespere mi demandis Cyril ĉu li jam interparolis pri nia problemo kun la posedanto de la lando, pri kiu li menciis dum la kunveno. Li respondis ke li ankoraŭ ne interparolis kun la posedanto. Li respondis jene: “Mi diris pri almenaŭ du landoj: unua senpaga (sed nur se ni ne havos ion pli bonon) kaj dua luebla. Sed ne, mi ne demandis ankoraŭ, nek unuan, nek duan. Ĉu ni havas monon por aĉeti landon, aŭ ni bezonas ŝerĉi senpagon?”.

    Ĉu landoj senpagaj ekzistas?

  8. Mi ĵus vizitis Firemaw, pri kiu skribis Karl. Estas interesa, aspektas kiel esperanta urbo. Sed la muroj estas laŭ mi tro malgajaj (malhelaj).
    Ridigis min “Seksumejo” :-))

  9. Ankaux mi vizitis lokon de Erick. Mi ne havis tempon resti longe, sed kion mi vidis estis simpatia. Por mi placxas la brikokonstruajxoj. Jes, eble ili estas iom malhelaj sed mi ne sxatas la novajn betondomojn.
    Mi vidas jam, se ni sukcesos havi novan teron estos entuziasmaj esperantistoj kiuj konstruos por ni novan landon :-)

  10. LOL, Esperantino… BV ne tro rigardi miajn provojn… Mi lernas konstrui kaj mi devas trovi amuzajn temojn, ĉar la tekniko estas iom… Mmm… teda… :)

  11. Jes Karl, mi komprenas :-)

  12. Ankaŭ mi vizitis vian lokon, Karl. Sed bedaŭrinde mi ne povis trovi Seksumejon. :-)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: