Afiŝita de: Bonulo | 10.03.2009

Ĉu ni faru “Hanami”?

gxardenodeunjo
 

Kiel Bergino proponis al ni ke uzu kursejon en La Muse Vilaĝo, ankaŭ mi kaj Unyue Klaar aranĝis la ĝardenon de Unjo taŭga por okazigi ĉiu-vendredan renkontiĝon (sed ni nur metis kelkajn japanajn kusenojn “Zabuton” kaj benkojn en la ĝardenon.). Tie jam plenfloras ĉerizarboj, kaj ni povos fari “Hanami (japana kutimo: drinkante sakeon, spekti florojn de ĉerizarboj)”. Sed kompreble ni povos havi la renkontiĝon ankaŭ en La Muse Dancejo. :-)

Ĝardeno de Unjo


Responses

  1. Ege alloga estus por mi partopreni “Hanami”-n. Kiel bela kutimo estas spekti florojn, eble ankaŭ drinkante… bedaŭrinde tiuj kutimoj ne ekzistas mialande. Mi ja proponas, ke la sekvan Vendredan Babilrondon ni okazigu tie, kaj ni konatiĝu kun tiu kutimo — kaj, kiuj ankoraŭ ne vidis ĝin — kun la belega ĝardeno de Unyue. Dankon, Bonulo pro la propono kaj pro via gastemo!

  2. Jes, mi konsentas. Ĝardeno de Unjo estas tre ĉarma loko. Mi volonte hanami-os tie. :-)
    Kiu alportos sakeon? ;-)

  3. Bone. Vi esperantistoj estas ĉiam bonvenaj al Verda Babilejo kaj al la ĝardeno de Unjo. :-)

  4. Koran dankon Bonulo,
    volonte mi kaptas vian proponon, okazigi nian vendredan babilrondon en la belega gxardeno de Unyue.
    Ege interesas min la japana kutimo “Hanami”. Mi rememoras bone pri mia semajno en Yokohamo :-)

    Mi sendos la inviton al la esperantogrupo kaj mi aldonos la landmarkon.

    amike Babilonto

  5. Kaj Bonulo alportos sakeon por ĉiuj, bone? ;-)

  6. Ankaŭ mi volas fari hanami kun vi ĉiuj. Sed verŝajne, kiel kutime, mi ne povos partopreni la vendredan babilrondon :-(

  7. Mi bedaŭras ke vi ne povos partopreni en la renkontiĝo, Bergino. (Sed ankaŭ mi ne certas ĉu mi povos vekiĝi je la kvara por partopreni en la renkontiĝo. ;-)

    Mi ne havas sakeon, Esperantino. Ĉar mi ne povas drinki alkoholaĵon kiel vi bone scias. Vi ĉiuj kiuj preferas drinki frenezakvon, alportu vi mem ĝin. Mi anstataŭe trinku teon aŭ kafon. ;-)

  8. Mi vekiĝis je la kvara, sed ne sukcesis ensaluti en Duan Vivon pro teknika problemo. Ĉu vi faris hanami? :-)

  9. Bedaŭrinde mi ne povis partopreni la babiladon, sed mi havis la oportunon viziti la lokon kaj tre ŝatis ĝin.

    Mi ĉiam preferas kunvenojn en malfermaj, naturaj lokoj. Gratulon Bonulo kaj Unyue pro la bela aranĝo.

  10. Jes, ni faris “hanami” , dankon Bonulo :-)
    La gxardeno de Unyue estas vere belega.

  11. Dankon, Emilio kaj Babilonto. Ni ĝojas. :-)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: