Afiŝita de: Bonulo | 09.03.2009

Ho ve!!

Mi ricevis jenan malĝojan novaĵon de grupo “Esperanto”: “Antaŭ nelonge nur, iom antaŭ la 12h00 DV-tempo, Esperanto-Lando, kun siaj konstruaĵoj, lernoĉambroj, hotelo, ĝardeno, estis forigita. Restis nur verda dezerto, kiun la landposedanto ofertas por vendo. Tiel naskiĝis propono, ke nia venonta (venontaj) lecionoj okazu en La Muse Dancejo ĝis kiam ne estos pli taŭga, kaj definitiva loko. Babilonto”.

Kaj mi ricevis ankaŭ jenan mesaĝon de grupo “Esperanto-lando en Dua Vivo” en Facebook: “Karaj amikoj – grandan ŝokon mi travivis kiam mi hodiaŭ vespere alvenis al Esperanto-Lando – ĉiuj konstruaĵoj estis forigitaj! La posedanto de la tuta insulo venids ĝin al nova posedanto sen informi min. Morgaŭ mi eklaboros por trovi solvon – kaj mi informos vin, kio okazos. Amikan saluton, Erick”.

Mi tre bedaŭras pri tio, ĉar mi alkutimiĝas al la lando kaj amas la landon de kiam ĝi estis malgranda kampadejo. Hmm… Ĉu ankaŭ aliaj landoj (Esperanto-Arbareto kaj Bazaro, kaj Hejmlando de Svoboda) en la insulo malaperis?


Responses

  1. La tuta insulo estas malplena, malgaje.

  2. Bonulino ricevis jam alian teron de la malnova posedanto. Espereble ankaux por Erick estos solvo.
    Mi miris treege cxar mi pensas ke iu pagas pro la tero neniu rajtas “forjxeti” siajn ajxojn. Cxefe senvorte.
    Hieraux vespere multe da esperantistoj sercxis la landon. Ni priparolis ke – se ne estos alia ebleco gxis tiam – hodiaux vespere ni renkontigxas en la Muse denove kiam komencus kurso de Lariko.

  3. Amikoj, la Esperanto-Bazaro ree ekzistas, cxe http://slurl.com/secondlife/Taal/83/235/21. Mi ankaux havas landon por restarigi la Esperanto-Arbareton, sed ankoraux ne komencas la laboron pri gxi. Mi pensas ke Erick volas havi Esperantajn kursojn sur la abareta lando gxis nova lando por la Esperanto-Lando trovigxas.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: