Afiŝita de: dorina2009 | 03.03.2009

Modprezentado

prezentado0251

…Kia stultaĵo!… pensas eble kelkaj, ĉu? Tamen, pripensu – Dua Vivo, estas ankaŭ vivo, kaj tie ĉi ni imitas laŭeble ĉion, kio estas interesa por ni en la reala vivo… vojaĝojn, renkontiĝojn, dancadon, kaj jes – ankaŭ la modon!

Tion helpis la invito de Marla kaj Allen (niaj gesamideanoj, vi ja konas ilin, ĉu? Se ne, trovu almenaŭ la ipernity-paĝaron: http://www.ipernity.com/home/28959) al ilia ege impona loko, lastdimanĉe.

Se vi jam trapasis viajn unuajn paŝojn ĉi tie, viaj unuaj ĉagrenoj ne malkuraĝigis vin, se vi jam deziras aperi ne nur en via unua mem-redaktita vestaĵo, legu plu kaj rigardu, kion proponas al vi Marla kaj Allen.

prezentado003

Dancado estas klasika formo de interkonatiĝo, kaj multloke estas proponita longa robo. Tiu bele, diskrete ornamita formala vestaĵo kongruas por ĉiuj virinoj.

prezentado022

Tre impona estis la iom malhelruĝa, vasta, longa robo kun diskreta dekoltaĵo. Kun nigra hararo ĝi estas tre impona. Ankaŭ viroj aspektas pli allogaj en fantaziaj vestaĵoj, kiuj konvenas kaj por rolludo kaj por romantika vespero en dancejo.

prezentado0231

La ĉiam-eleganta nigra – sed tiu ĉi pli konvenas por baloj kaj koncertoj, kun longaj gantoj. Indas rimarki la virece elegantan, romantikan vestaĵon de la vira modelo.

prezentado008

Bela harmonio de ruĝo kaj nigro en tiu klasikforma longa robo. Ĝi taŭgas ne nur por danco, sed ankaŭ vespera festo, eĉ por promenado en romantika sceno…

prezentado018

Ruĝa koloro ĉiam estas alloga. Tiu ĉi modelo, el flam-oranĝa silko atingis grandan plaĉon de la spektantoj. La vestaĵo certe altiras aprezan atenton, ĉu en dancejo, ĉu „laborante”, ĉu en esperantista medio ….. ekzemple dum nia vendreda babilrondo.

prezentado009

Kaj kion por viroj? Se iu ne povas amikiĝi kun la fantaziaj vestaĵoj, jen, sporteca pantalono, kun T-ĉemizo eble, precipe se via avataro havas ankoraŭ la „novnaskitan” haŭton… Tatuo povas emfazi viajn muskolojn – la procedo ne estas doloriga, kaj malvestebla estas la ornamaĵo.

prezentado011

Ne nepre por Esperanto-kurso mi proponus tiun ĉi modelon – diafana, adhera ĉemizo, kun leopardmakuloj, samornamitaj estas la ŝtrumpoj kaj gantoj, dum gaje svingas la mallonga, vasta mini-jupo. Viroj – ĉu ne alloga ĝi estas?

Dankon al Babilonto, kiu senlace fotis dum la prezentado!

La suprajn vestĵojn proponis al vi: Dorina

 


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: