Afiŝita de: Lariko Melnik | 02.03.2009

Pli da Sekretaj Sonetoj!

Mi vidis, ke estas entuziasmo pri la temo “Sekretaj Sonetoj”, do ni legos du pliajn ĉi-vespere – tamen nur post la gramatiko-ekzerco!
Memoru la pli fruan horon: 21.30 laŭ la mez-eŭropa tempo (20.30 GMT, 12.30 DV.)


Responses

  1. Ili estas belegaj perloj de la esperantlingva erotika literaturo. Sed antaŭ ol vi decidas trovi ilin sur la paĝaro http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Sekretaj_sonetoj.html , legu, kiel ĝin proponas la verkisto — Kolomano Kalocsay — mem:

    Leganto, se vi estas pruda,
    kaj naŭzas vin la amo nuda,
    se indignigas vin la bolo
    de la temperamento suda,
    se ĝenas vian delikaton
    la grimaceto amo-luda,
    pripensu bone antaŭ lego:
    tute ne estas mi altruda,
    forĵetu min, retiru vin
    al via dika ŝel’ testuda.

    Leganto! Mi avertas due!
    Pripensu, ĉu vi legos plue!
    Pilate lavas mi la manojn,
    se mi efikos misinflue.
    Neniu vin devigas legi;
    anstataŭ indigniĝi brue,
    forĵetu min, forĵetu min
    ankoraŭ estas ne malfrue.

    Leganto! Jen la lasta voko!
    Tuj sekvas jam danĝera loko!
    Forĵetu min! Bedaŭrus mi,
    se vin mortigus nervo-ŝoko!

    Kaj post tio, gustumu tamen la duan poemon (kiu, inter alie estis la temo de nia lasta kurso):

    Nun mi ekvidis vin! De l’ vangoj ĉarmaj
    al virga brusto kaj al rasa krur’
    okuloj miaj glitis kun plezur’,
    tra mia koro fluis ondoj varmaj.

    Subite haltis mi sub sentoj svarmaj,
    min kvazaŭ tiris al vi sorĉa ŝnur’,
    sed mi admiris vin kun ĉasta pur’,
    ne estis en mi ekdeziroj karnaj.

    Jes, ĉaste, sen malpuro de pasio
    mi vin ornamis per admira kron’…
    Kio okazis do en subkonscio,

    ke, ne timante brilon de l’ salon’,
    levante kapon, sin anoncis io:
    fripona bub’ en mia pantalon’?


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: