Afiŝita de: Bonulo | 24.02.2009

Raporto el VB 4

Finfine mi povis eliri el tro longa kaj tro malluma tunelo, kaj mi nun ĝuas freŝan aeron kaj varmetan sunlumon. Jes, mi finfine povis fordoni la diablan laboron al miaj subuloj. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne reekhavis mian normalan vivkutimon “endormiĝi malfrue kaj vekiĝi frue” (tial mi ankoraŭ ne sukcesis partopreni en la lecionoj denove.), sed baldaŭ mi plene resaniĝos.

Ĉiuokaze tiel mi revenis!

Lastatempe mi ofte estas en mia loko “Verda Babilejo” de la kvina ĝis la sesa (DV-tempo). Hieraŭ Eleonora kaj Esperantino kaj Namikaze venis ĉe mi, kaj ni ĝuis babiladon voĉe… Bone, mi skribos veron: Almenaŭ Eleonora kaj Esperantino ĝuis babili voĉe, sed mi kaj Namikaze ne sufiĉe povis ĝui la babiladon pro manko de sufiĉa voĉparolkapablo. Jes, mi scias ke mi devas paroli voĉe pli multe. Venu por ĝui babiladon kun mi. Mi atendos vin kuŝante sur sofo kiun mi lastatempe metis en Verdan Babilejon… Ĉu? Ĉu mi venu ĉe vi? Pardonu min. Mi ne povas veni ĉe vi, ĉar mia korpo ankoraŭ estas peza pro la lacigega laboro. :-P

Verda Babilejo


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: