Afiŝita de: dorina2009 | 15.02.2009

Postbalaj pensoj

balo_0211

Ja mi ankoraŭ ŝuldas publikigi iun raporton pri la balo, mi tamen pensas, ke sufiĉas se mi vortumas nur miajn pensojn, kaj ankaŭ la aliaj partoprenintoj aldonos siajn opiniojn – kelkaj pozitivajn, kelkaj siajn kritikemajn.

Mi estis kontenta.

Malgraŭ mia ĉiama timzorgemo, ĉu ĉio iros glate; malgraŭ tio, ke dum la unuaj – ho, ege svitigaj por mi kaj Babilonto! – momentoj tute mankis muziko (pro iu DV-problemo), malgraŭ tio, ke ne estis facile kunigi la samideanojn, kaj malgraŭ tio, ke estis kiu tute malkontente forlasis nin jam komence.

Nia unua „vera” maskobalo okazis en nekutima loko: en arbaro, subĉiele, en tre bela ĉirkaŭaĵo.

balo_0091

Preskaŭ ĉiuj surmetis maskojn aŭ kostumojn. Belaj, variaj, spritaj ili estis. Por komplezo la prizorganto de la lando mem entreprenis esti disko-rajdanto, kaj li elektis bonan dancmuzikon.

balo_0021

Jam dekomence botelo da hungara hejmenfarita frukto-brando vagadis inter ni, eble kelkaj elsuĉis el la botelo iom tro grandan kvanton….

balo_0521

Absinta etoso… Kiu gustumas tiun alkoholaĵon, aperas dancantaj verdaj feinetoj… kaj post nelonge… ho, tamen ni ellasu, kio okazos poste… se vi estas scivolema, provu tion vi mem!

balo_0361

Dum la balo ni sekrete voĉdonis, kiuj havas la plej belaspektan rolfiguron, kaj aparte, kies masko havas plej bonan ideon. Ne estis facile elekti!

Por la gajnintoj Babilonto kaj mi kunmetis donacon el vestaĵoj kaj juveloj por la plej belaj, kaj iom utilan-serĉan por la gajnintoj de la plej bona ideo.

Eĉ, flanke de la lando, la du unuaj ricevis monan honorarion.

La gajnintoj estis: Esperantino, Mielo kaj Ginko — kiel la plej belaj, kaj kun la plej bonaj maskoj: Taneli, Laslo kaj Allen.

Entute ni estis 20, sed kelkaj (knaboj) alvenis iom tro malfrue, kaj kelkaj (knabinoj) foriris iom pli frue…

Mi kaj Babilonto dankas al ĉiuj, kiuj partoprenis, ni esperas, ke ankaŭ vi ĝuis la balon kaj kunestadon!


Kaj kiam okazu la sekva….?


Responses

  1. Dorina, dankon pro la raporto kaj la fotoj. Mi bedaŭras ke mi ne povis partopreni.

  2. Kiel bela balo! Mi vidas, ke ĉeestis amaso da homoj. Mi bedaŭras, ke mi ne povis veni (ĉar vendrede renkontiĝas la RV-a Esperanto-grupo).


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: