Afiŝita de: Bonulo | 14.02.2009

Raporto el VB 3

Finfine mi povis havi ferion hieraŭ. (De la dudek-sesa de Januaro mi ne havis ferion.) Kompreneble mi ĝuis ferion (mi finlegis du novelarojn), kaj mi sukcesis malstreĉi min. Sed… Ĉi-matene mi rimarkis ke mia kapo kaj mia gorĝo kaj miaj artikoj iom doloras min. Jes, eble mi malvarmumis. Bedaŭrinde ĉi-matene Unjo ekveturis al Madrido por sia laboro, kaj ne revenos ĝis la venonta sabato. Bone, mi mem zorgu pri mi ke la malsano ne plimalboniĝu. (Kaj bedaŭrinde ĉi matene mia DV-ludilo malbone funkciis. Tial mi ne povis partopreni en la maskobalo. Pardonu min. :-)

Nu, ĉu vi jam renkontis novajn japanajn esperantistojn en Dua Vivo? Mi pensis ke dank’ al la artikolo pri Dua Vivo de “La Revuo Orienta”, pri kiu mi skribis en la lasta raporto el VB, novaj duavivaj japanaj esperantistoj plimultiĝos, sed mi povis konatiĝi kun nur unu, Namikaze Umino… Bone, mi havas peton al vi: Se vi vidos aŭ vidis novajn duavivajn japanajn esperantistojn, aŭ vi mem estas novaj duavivaj japanaj esperantistoj, sendu tujmesaĝon al mi ene de Dua Vivo aŭ lasu vian komenton ĉi tie.

Ho, mi forgesis skribi… Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis retmesaĝon de Ginko. En la retmesaĝo ŝi diris al mi ke Ginko kaj Hiske planas demonstri Duan Vivon al japanaj esperantistoj kiuj ankoraŭ ne bone scias pri Dua Vivo en ĉefoficejo de JEI.

Verda Babilejo :-)


Responses

  1. Fartu bone, Bonulo! Mi bedaŭras, ke en via malmulta libera tempo vi fartas malbone.

    Mi ĝojas, ke venas novaj japanaj esperantistoj al DV. Sed tio signifas, ke ni nepre bezonas duan babilo-sesion en horo taŭga por ili – kiam espereble ankaŭ kelkaj amerikanoj aŭ eŭropanoj povos ĉeesti, por ke estu vere internacia grupo.

  2. Saluton Bonulo ! Mi esperas ke ni renkontigxos baldaux en la kursoj.Vi mankas ankaux al mi :-) Se mi memoras bone mi vidis avataron Namikaze en io kurso….

    Do, bonvolu resanigxi kaj kun Unue viziti la Dua Vivion denove. :-)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: