Afiŝita de: Henriko | 06.02.2009

Kiel relegi pasintajn dialogojn?

Kiam vi interŝanĝas individuajn mesaĝojn (IM-ojn), la tekst-fenestro, sub kiu vi tajpas, konservas la lastajn liniojn de la dialogo. Sed post interrompo la pli malnovaj mesaĝoj malaperas el la fenestro. Ĉu definitive? Ne! Normale, Dua Vivo konservas ĉiujn viajn IM-ojn sur la malmola disko de via komputilo. Vi povas facile retrovi kaj relegi ilin, se vi deziras.

Kie la dialogoj estas konservataj? Sub la menuo ‘Redakto’, klaku sur ‘Preferoj’, poste sur ‘Komunikado’. Malsupre aperas blua butono ‘Ŝanĝu vojon’, kaj dekstre de gxi staras la vojo, kiu kondukas al via dialog-arkivo. Tio estas dosierujo, en kiu troviĝas aparta dosiero por ĉiu persono, kun kiu vi interŝanĝis IM-ojn. Temas pri simplaj tekstoj (kun sufikso ‘txt’), do facile legeblaj. Vi povas iri al tiu dosierujo kaj malfermi la unuopajn dosierojn laŭvole. Vi povas ankaŭ simple forĵeti dosieron, se vi ne volas konservi la dialogon.

Se vi volas, ke DV konservu viajn dialogojn en alia loko ol tiu indikita ĉe ‘Ŝanĝu vojon’, uzu tiun butonon por elekti novan vojon. (Kopiu la malnovan arkivon al la nova loko, se vi ne volas perdi ĝin.)

Se vi tute ne volas, ke DV konservu viajn dialogojn (ekz-e ĉar ili estas konfidencaj), ankaŭ tio estas aranĝebla. Sub tiu sama rubriko ‘Komunikado’, ĉe ‘Protokol-opcioj’, vi povas (eventuale nur provizore) forigi la hokon en la kvadrateto kun la priskribo ‘Konservu arkivon de IM-oj en mia komputilo’.

Principe, ĉio ĉi validas ankaŭ pri publika (‘loka’) babilado. Normale, tio ne estas arkivata, sed vi povas enŝalti la arkivadon, ekzemple por protokoli kunvenon kun pluraj personoj. Vidu la aliajn opciojn sub la rubriko ‘Komunikado’.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: