Afiŝita de: Bonulo | 04.02.2009

Raporto el VB 2

Saluton. Kiel vi fartas? Mi malbone fartas, kaj mi estas tre dormema. Mi ankoraŭ estas diable okupita per mia laboro, kaj mi ankoraŭ ne scias kiam mi povos havi ferion. (Bedaŭrinde mi laboris en la lasta semajnfino, kaj mi jam scias ke mi devos labori ankaŭ en la venonta semajnfino.) Tial mi tute ne scias ĉu io interesa okazis en VB. :-)

Nu, antaŭ hieraŭ mi ricevis la februaran numeron de La Revuo Orienta kiu estas esperanta gazeto de JEI. En la gazeto oni prezentas esperantujon en Dua Vivo. (Laŭ la artikoleto oni povas ekscii pri nia agado. Sed bedaŭrinde la redaktoroj forgesis skribi pri nia blogo.) Mi pensas ke pro la artikoleto novaj japanaj esperantistoj aliĝus al nia grupo.

Verda Babilejo


Responses

  1. Feliĉe hieraŭ mi povis fini mian taskon iom frue ol kutime, kaj mi konatiĝis kun nova japana esperantisto kies nomo estas Namikaze Umino (lia nomo signifas “ondo-vento de la maro” japane.). Li diris al mi ke dank’ al la artikoleto de La Revuo Orienta li eksciis pri esperantujo en DV.

  2. Mi ankaŭ legis tiun artikoleton.
    Mi antaŭe sciis ke Hiske petis la artikolon en La Revuo Orienta pri Dua Vivo al s-ro Kiryu. Mi kore dankas ke li skribis la artikoleton pri Dua Vivo.

    Ĉu vi povos manifestacii pri Dua Vivo en la sekvanta Esperanta evento de Japanio? (se granda estos la reago de la japanaj legantoj.) Mi rajtas manifestacii pri Dua Vivo kun vi, se vi povus.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: