Afiŝita de: dorina2009 | 01.02.2009

Enreta malĉeesto? aŭ ĉu ĉeesto ne-enreta?

Eble ne mi estis kaj estos la unua, al kiu okazas tiu fenomeno, kaj pro tio  mi rakontas pri tio, kaj aldonas la anglalingvan klarigon, kiun mi ricevis de Linden Lab.
Dorina — mia rolfiguro — kvankam “fartas bone”, kaj ĉeestas, sed eblas nek moviĝi, nek teleportadi, nek ricevi aŭ sendi mesaĝon. Kion alian fari, ol elretiĝi? Kaj poste tamen ne eblas re-enretiĝi, pro la kaŭzo, ke la konto ne estas atingebla, kaj la sistemo ne permesas la enretiĝon. Dume, la povra rolfiguro daŭre videblas, “korpe”, en la sama loko, surdmuta, kaj ankaŭ  sur iu ajn listo la rolfigura (avatara) nomo indikas enretan ĉeeston.
Certe tuj mi helpopetis ĉe Linden Lab (estus oportune foje eĉ pri tio skirbi, kiamaniere turni sin al LL, ja ne ni ĉiuj kompetentas pri la angla, precipe pri tiuj fakesprimoj). Bonŝance ĉi-foje la Dio — pardonu: Linden Lab — priaŭskultis min, en eĉ sufiche mallonga tempo, ili restartigis la koncernan servilon, kaj tiamaniere “liberigis” la tie katenitan rolfiguron. Krome, ĉi-foje (ĉar tio jam la trian fojon okazis al mi), ili eĉ donis utilajn konsilojn, kiel eviti tiun malagrablaĵon. La kaŭzo ofte estas pro la tro multe da “aldonaĵo” (vestaĵo, ktp), kaj pro la malĝustatempa elretiĝo, kiam, en la proksimeco io konstruiĝas, au malkonstruiĝas.
Estus tamen pli oportune, se iu, pli familiara en la angla, kaj komputilaj aferoj, precizigus, kaj eventuale kompletigus la problemon, kaj la solvon.

According to our systems, your avatar is currently stuck in-world at the moment. We are trying to restart the server that you are currently stuck in and you should be able to login again after one hour of you receiving this response.
Before you try to log back into your account, could you please change your starting location to either ‘Pooley’ or ‘Aqua’. You can do this by opening the Second Life Viewer, click ‘Edit’ then ‘Preferences’, then click on the ‘General’ tab and then change your starting location in the box provided.
Stuck presences can often be caused by logging out with large amounts of attachments, or logging out incorrectly whilst objects are still loading in the region around you.
If you have any more issues, feel free to contact us again at any time.


Responses

  1. Mi estis en iu bela loko en DV, kiam mi vidis la avataron de iu virino kusxante sur plagxo. Sxi kusxis iom strange, kun piedoj supre sur iu benko.
    Mi alparolis la virinon en persona mesagxo (IM), kaj demandis sxin, cxu sxi havas problemo.
    Sxi respondis, ke ne estas problemo. Sxi vidis sian rolfiguron en iu dancejo kun geamikoj.
    Mi diris al la sxi, ke mi vidas sxin apud mi kusxanta sur la plagxo.
    Mi volis montri al sxi sian avataron, sed sxi ne emis veni. Sxi versxajne ne kredis min.

    Do estis samtempe du avataroj de la sama persono en DV.

  2. Ho, mi ne scias cxu estas la unuafoje tio, kio okazis kun Dorina, sed mi cxeestis. Duonhoro mi vokis sxin, ecx iris al sxi, sed nenion. Sxi estis feostita. Ecx mi havas foton pri tia situacio.
    Mi deziras rakonti pri mia tiel nomata “avataro” Eleonora. Kiam mi enretigxis en la 25.01. okazis ,ke mian monon mankas – ne estis multe, sed ne malmulte – 420 L$, Mian avataron estis entute sxangxita, ke mi ne ekkonis gxin. Kiam mi skribis al Lenden Lab kaj interesigxis kiu povas uzi mian avataron, ili nun sxangxigis mian pasvorton… Nekredeble, sed vere!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: