Afiŝita de: Bonulo | 30.01.2009

Raporto el VB 1

vb090130

Lastatempe mi malofte ensalutas en Duan Vivon, kaj mi ofte malfruiĝas al la lecionoj de Lariko kaj Triksi aŭ ne povas partopreni en la lecionoj pro tio ke mi estas treege okupita per Unua Vivo. Mi ne havas sufiĉan libertempon, kaj mi ĉiam estas laca, kaj mi nenion emas fari krom legi romanon por malstreĉi min.

Bedaŭrinde ankaŭ morgaŭ kaj postmorgaŭ Unua Vivo okupos min. Tial mi ne povos partopreni en la venonta babilo-horo, kaj mi ne povos partopreni en la venontaj lecionoj de Lariko kaj Triksi, kaj verŝajne mi ne povos vidi vin kaj ĝui babiladon kun vi.

Ne forgesu min, mi petas. :-)

Nu, ĉu vi jam scias kiel oni povas facile eniri en Verdan Babilejon? Klaku verdan muron de VB. Ĝi translokos vin en la unuan etaĝon.

Verda Babilejo


Responses

  1. Estu trankvila, Bonulo! Ni ne forgesos vin. La Unua Vivo foje estas kruela, ĉu ne? Ĝi apartigas nin de niaj geamikoj. Sed ni devas elteni brave. Kaptu ĉiun minuton por ripozi.

  2. Kara Bonulo,
    Viaj energio kaj preteco leviĝi je la 4a matene por veni al aranĝoj en DV ĉiam mirigis min. Sed, nu, ne surprizas, ke vi ne povas daŭrigi tian vivon! Mi bedaŭras, ke ankaŭ via Unua Vivo nun fariĝas tiel prema, sed mi esperas, ke tio estas nur provizora problemo. Kaj fakte, mi ĝojas, ke ekzistas homoj, kiuj ankoraŭ senstreĉiĝas malfermante libron anstataŭ tuj ŝalti sian komputilon!
    Fartu bone!

  3. Mi ne forgesos vin Bonulo! Vi estis la unua esperantisto kun kiu mi kontaktis en DV.
    Cxion bonan al vi!

  4. Dankon al ĉiuj.

    Bedaŭrinde ankaŭ en la lasta semajnfino mi devis labori, kaj mi ankoraŭ ne scias kiam mi povos havi ferion, kaj je kioma horo mi povos fini mian taskon hodiaŭ. Tial ankaŭ en la venonta leciono de Lariko mi ne estus povonta partopreni.

    Lariko, jes, mi estas legema homo. (Sed mi preferas legi romanojn japane! ;-)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: