Afiŝita de: Esperantino | 28.01.2009

Pri tio kaj alio

Kiel mi promesis, hodiaŭ mi skribos iom pri haŭtoj por viraj avataroj.
Bonan haŭton oni povas preni el grupo -Belleza-. Oni devas translokiĝi al Belleza, klaki la bluan tabulon,
belleza
kaj aliĝi al la grupo. Poste vi jam povas preni haŭton klakante sur donacoskatolo por viroj. En SeraKorea – Freebie Shop kaj Italia Vera: Marostica Vera ankaŭ estas senkostaj haŭtoj. Krom tio, en la dua loko estas belaj, senpagaj vestaĵoj virinaj kaj viraj.

En WMD oni povas preni senpage nigran, ledan jakon:
3a
Hararo kaj haŭto: SeraKorea – Freebie Shop 0 L$,
Leda jako, ĉemizo kaj pantalono: WMD 0 L$.

Pro la karnavala balo, al kiu invitas Dorina, mi skribos iomete pri elegantaj vestaĵoj
3b
Hararo: Philotic Energy 1 L$,
Kostumo: IZUMIYA 0 L$,

Por virinoj:
designing-nicky-ree
Oni povas senpage preni ĝin en Designing Nicky Ree (dekstre de enirejo, sur muro).

victoriav-discord
En VictoriaV fashion estas 3 roboj por preni, du ruĝaj (longa kaj malpli longa), kiuj kostas po 1 L$ kaj bruna-ora (0 L$).

Belaj, balaj roboj estas ankaŭ en Archange, kaj se vi estas membro de grupo Archange, vi povos aĉeti robojn, kiuj kostas nur 1 L$.
arch1
arch2
Vi povas facile aliĝi al grupo ŝercante ĝin en la DV-ŝercilo. Se vi ne sukcesos, rigardu mian profilon en DV kaj trovu la grupon tie.

Krom tio senkostaj roboj estas en Defleur Fashions. Translokiĝu tien kaj iru al la kastelo. Kiam vi eniros, iru dekstren (sur ŝtuparo supren) kaj poste denove dekstren (estas ŝtuparo malsupren) ĝis vi venos al kelo. Tie, sur la planko estas skatoloj kun senpagaj, longaj roboj.

Karnavalaj maskoj senpage oni povas preni en Kleineschwein Designs (skatolo sur la planko).

Se vi ne translokiĝos precize al la loko, al kiu mi skribis adreson, tiam vi vidos ruĝan sageton kaj linion, kiuj montras la ĝustan lokon – iru tien.

Aldono pri virinaj haŭtoj.

Senpage vi trovos ilin ĉi tie:
CYBERNETIC – maldekstre de enirejo, sur la planko.
Lessthanthree – skatolo kun senpagaj haŭtoj kuŝas sur tablo.
SPIRIT – klaku grandajn bildojn por ricevi la haŭtojn.
Fontana Music Town – sur la muro estas tabulo kun haŭtoj.

Sidante sur seĝo, vi gajnos haŭton, kiu estas sur la bildo en Romi Juliesse Skin Shop (dum 20 min) kaj en *Atelier LA* (dum 120 min).

Feliĉaj tabuloj kaj seĝo kun bonaj haŭtoj estas en RockBerry (sekvu la ruĝan sageton, ĉar vi surteriĝos antaŭ la vendejo). Kiam aperos unua litero de via antaŭnomo – klaku la tabulon aŭ sidu sur la seĝo.


Responses

  1. Dankon, Es, pro tiuj tre trafaj konsiloj. Unu afero restas por mi tamen mistera: kial mi entute bezonus alian haŭton ol tiu, kun kiu mi naskiĝis?

  2. Dankegon Esperantino!

  3. La haŭto, en kiu vi “naskiĝis” en DV ne estas bonkvalita, tial multaj vendejoj ofertas haŭtojn, kiuj aspektas preskaŭ nature, simile kiel en reala vivo. :-)

  4. Ne dankinde :-) Hodiaŭ mi aldonis ankoraŭ unu informon al la enskribo.

  5. Kara Henriko, kaj Aliaj Viroj!
    Tiuj haŭtoj, kun kiuj ni ĉiuj naskiĝas, estas ne tiel realaspekte prilaboritaj. Por ke ni (aŭ: niaj rolfiguroj) havu vizaĝon pli karakteran, ni dediĉu iom da tempo por elekti taŭgan haŭton… Hm… mi ne scias, ĉu mi povis esti sufiĉe konvinka…

  6. Mi provis jam uzi pli novajn hauxtojn, sed mia avataro aspektis terure. Mi ne komprenas kial. Ili estas tre bonaj al multe da virinoj, kial al mi ne ??? Nu, mi devas resti tia malbela :-)

  7. Mi kelkfoje spertis la samon, kion vi, Mielo, do mi komprenas vin. Ne ĉiu haŭto bone aspektas sur ĉiu avataro, tial oni devas provi diversajn. Mi antaŭ nelonge trovis haŭton, kiu por mi estas plej bona. :-)

    Mi ĵus faris aldonon pri virinaj haŭtoj fine de la enskribo. Mi esperas, ke tio helpos al vi.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: