Afiŝita de: Henriko | 28.01.2009

Kiel aliĝi al grupo?

Por membriĝi en iu grupo, ekzemple ‘Esperanto’, de kiu vi ankoraŭ ne estas membro, faru jene:

1. Uzu la serĉ-butonon kun la langeto ‘Grupoj’ kaj serĉu ‘Esperanto’.
2. Klaku sur la grupo ‘Esperanto’.
3. En la nova fenestro, klaku sur la blua butono (‘Plena profilo’).
4. En la nova profil-fenestro, klaku sur la blua butono (‘Membriĝi’), kiu aperas maldekstre, super la tabelo. Se tiu butono ne aperas, kontrolu, ĉu vi ne jam estas membro! Se jes, via nomo aperas en la tabelo.

Atentu! La nomoj de butonoj ktp diferencas de lingvo al lingvo. Ĉar ankoraŭ ne ekzistas Esperanta versio de DV, ni uzas ĉi tie provizorajn Esperantajn nomojn. Vi bezonas traduki ilin al via lingvo por trovi la celitajn objektojn. Estas nia celo, ke ĉi tiu kaj aliaj konsiloj estu poste kolektitaj en gvidlibron de Dua Vivo en Esperanto.


Responses

  1. Mia nomo estas Namikaze kaj mi volas aliĝi al grupo. Mi estas komencanto de esperanto. Mi estas japano kaj loĝas en Tokio.

  2. Saluton, Namikaze.

    Mi estas Bonulo. Mi kredas ke vi ankoraŭ ne forgesis ke vi vidis min en Verda Babilejo hieraŭ vespere. Ĉu vi jam sukcesis aliĝi al iu esperanta grupo en Dua Vivo? Legu ĉi tiun konsilon de Henriko, kaj provu. :-)

    Sukceson.

  3. Jam urĝas fiksi ekstrajn babiladon, kursojn ktp en tago kaj horo pli oportunaj por japanoj, koreoj, aŭstralianoj, novzelandanoj. Kiu iniciatos tion?


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: