Afiŝita de: dorina2009 | 27.01.2009

Granda Duaviva Maskobalo

invito al danco

En multaj landoj jam komenciĝis la bala sezono, atendante la finon de la vintro,  okaze de Karnavalo.

Ĉiuj duavivantoj estas kore invitataj la 13an de februaro, vendredon, ekde la 21h00 (MET). Jam nun notu la daton, por ke vi povu partopreni, festi, gaje, ludante, dancante … ĝis mateno. La dancejo estas subĉiela, inter verdaj arboj, en bela parko.

Ne estas necese surmeti fantaziajn kostumojn (nur se vi emas, kial ne), sed (almenaŭ) duonmaskon, kaj formalajn (longan) robon kaj elegantan kompleton (knaboj: ne forgesu pri la ŝuoj!).

Pri detaloj, kaj kie aĉeteblas maskoj, vestaĵoj, vi povos legi informojn en tiu ĉi blogo.

Organizantoj:

Dorina Landar

Babilonto Karu

Henriko Karu


Responses

  1. […] la karnavala balo, al kiu invitas Dorina, mi skribos iomete pri elegantaj vestaĵoj Hararo: Philotic Energy 1 L$, Kostumo: IZUMIYA 0 […]

  2. Kie precize okazos la balo? Ĉu vi povus skribi adreson?

  3. Jen la landmarko:
    Romantic dance in Woodland Joy, , Silwood (107, 54, 106)

  4. Denove pri nia maskobalo: ĉu vi jam havas ĉion necesan?

    Se ne, ni helpos!
    Mi malkovris kelkajn vendejojn.
    Se vi bezonas maskojn, vi povas trovi kutimajn maskojn kontraŭ 25 – 50 lindendolaroj, sed ankaŭ pli belajn, eĉ humurajn, karikaturojn de konataj personoj.
    Masks by Tarilyn – Affordable On, Telea (210, 96, 49)
    MASK BOUTIQUES – Masquerade Para, Luna Park Charade (110, 230, 21)
    The Great Marine Adventure & Tre, Enchantment Island (195, 116, 24)

    Kiu deziras maski sin je iu besto, devas elspezi pli da mono. Troveblas bestaj kompletaj avataroj (kontraŭ 300 lindendolaroj), sed ankaŭ pli kostaj, tiuj ĉi lastas kun bela felo.
    LOCO POCOS: Tinies re-invented -, Loco Pocos Island (141, 125, 140)
    >> AnthroXtacy Avatars << at Fur, FurNation Alpha (243, 127, 25)

    Multe malpli kostas (nur 0,. 1, 5 lindendolaroj, se vi elektas iujn fantazian hararon kaj vestaĵon, jen la vendejoj:
    RFyre Gothic Couture Clothing, Isle RFyre (81, 104, 22)
    The Freebie Store in Isabel, Isabel (191, 16, 64)

    Certe, ne estas devige aperi en iu masko, aŭ fariĝi fantazia rolfiguro: tiukaze surmetu longan robon aŭ malhelan aŭ blankan kompleton. Plej gravas via bonhumoro dum la balo!

  5. En Verdan Babilejon mi jam metis la afiŝon pri la balo kun ligilo al ĉi tiu artikolo kaj la landomarko al la loko kie la balo okazos. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne scias ĉu mi povos partopreni en la balo. :-)

  6. Bonege kara amiko, mi dankas vin.
    Mi esperas, ke vi povos partopreni.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: