Afiŝita de: Henriko | 26.01.2009

Kiel interparoli voĉe?

Se vi ne sukcesas paroli kun iu voĉe, unue kontrolu, ĉu ĉio estas en ordo en via son-sistemo. Kaptelefono (fiksebla sur la kapon, kun aŭskultiloj kaj malgranda mikrofono ĉe la buŝo) estas nepre pli bona ol uzo de aparta mikrofono aŭ de mikrofono enkonstruita en la komputilon.

Kontrolu jene:

1. Klaku sur la eta seruro ĉe ‘Paroli’ (dekstre-sube sur la ekrano): la rando de la butono estu luma.  NB! Se la programo paneis dum la interparolo, ne forgesu ripeti ĉi tiun paŝon post la rekomenco!
2. Kontrolu vian kaptelefonon: ĉu la mikrofono estas apud via buŝo kaj enŝaltita, kaj ĉu la laŭteco sufiĉas?
3. Kontrolu, ĉu vi elektis la ĝustan komunik-kanalon (publikan aŭ individuan).
4. En la menuo ‘Redaktu’, elektu ‘Preferojn’
  a) ĉe ‘Voĉa babilado’, la unua kvadrateto estu hokita, kaj tiu ĉe ‘Privateco’ NE estu hokita.
  b) ĉe ‘Aŭdo kaj Vido’, kontrolu la nivelon de la voĉo.
5. En la Start-menuo de Vindozo, elektu ‘Agordo’, ‘Regpanelo’, poste ‘Sonoj kaj aŭdo’, kaj kontrolu la nivelojn tie.

Por ekskursoj en Dua Vivo estas plej bone ne uzi la lokan (publikan) kanalon, sed konektiĝi al la koncerna grupo (kutime ‘Esperanto’). Tio havas la efikon, ke oni aŭdas la parolanton sendepende de la distanco.

Atentu! La nomoj de butonoj ktp diferencas de lingvo al lingvo. Ĉar ankoraŭ ne ekzistas Esperanta versio de DV, ni uzas ĉi tie provizorajn Esperantajn nomojn. Vi bezonas traduki ilin al via lingvo por trovi la celitajn objektojn. Estas nia celo, ke ĉi tiu kaj aliaj konsiloj estu poste kolektitaj en gvidlibron de Dua Vivo en Esperanto.


Responses

  1. Koran dankon, Henriko pro la utilaj konsiloj!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: