Afiŝita de: Henriko | 26.01.2009

Al la membroj de grupo Esperanto

Mi partoprenas en DV jam de preskaŭ ses monatoj, ĝenerale kun plezuro. Mi ŝatas helpi la Esperanto-agadon kaj mi ĝuas konatiĝi kun homoj, ankaŭ per aliaj lingvoj. Sed mi konstatas, ke tiu nova hobio konsumas tro multe da tempo kaj forpuŝas aliajn taskojn. Mi devas draste redukti tion.  Mi eĉ konsideris simple malinstali DV-on! Sed ŝajnas preferinde redukti paŝon post paŝo.

Nu, mi iniciatis la babilo-horon sed ne antaŭvidis, ke ĝi fariĝos ankaŭ ekskurso-serio kaj tuta blogo kun raportoj kaj fotoalbumo! Do, bedaŭrinde, jam la venontan vendredon mi ne partoprenos. Mi esperas, ke la tradicio de babilo-horo kaj ekskursoj jam establiĝos kaj ke mi ne mankos inter vi.

Mi ne intencas komplete malaperi. Mi verŝajne daŭrigos de tempo al tempo mian serion da “utilaj konsiloj” en la blogo, kun la celo fine krei manlibron en Esperanto pri DV. Sed mi ne estos tiel ofte atingebla. Pardonu.

Salutas Henriko


Responses

  1. Ho.. mi bedaŭras.. Sed aliflanke mi komprenas vin.
    Mi ĝojas, ke vi ne volas tute malaperi kaj eĉ ne pensu pri tio. :-)

  2. Kion diri pli… Prefere ne pensi pri via malapero, kaj certe vi mankus dum niaj vendredaj babilhoroj kaj ekskursoj. Por bonaj iniciatoj necesas ankau bonaj daurigoj.

  3. Mi bone komprenas la decidon de Henriko – finfine la agado en DV estas tre temporaba! Dum sia mallonga partoprenado, li iniciatis valoran agadon, kaj mi esperas, ke la vendredaj ekskursoj dau’ros ec’ sen lia partopreno.

    Lau’ mi, estis tre utile, ke li c’iusemajne dissendis memorigon pri la venonta ekskurso kaj informis pri g’i en la blogo. Sen tiaj memorigoj, mi timas, ke la partoprenado povus iom post iom s’rumpi.

    C’u iu pretas transpreni la rolon de Henriko, organizante la ekskursojn (kompreneble surbaze de sugestoj de la aliaj partoprenantoj), kaj dissendante c’iusemajne memorigon?


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: